Tutlanda E-simpozio TM 2024- raporto

Tutlanda E- simpozio

Tăuţii Măgherăuș 2024

 

Kiel kutime EAR organizis, tiun ĉi-jaron, E-simpozion, kiu okazis ĉi-foje en Tăuţii Măgherăuș, urbo de la fama regiono Maramureș. La programo estis bunda kaj enhavis sciencajn prelegojn kaj art-kulturan programon, kune kun la Kultura Domo de Tăuţii Măgherăuș kadre de la internacia agado organizita sub la titolo Kultura dialogo inter popoloj kiel ilo de paco.

Partoprenis al tiu-ĉi evento folklor-grupoj de Grekio kaj Rumanio kiuj prezentis belan danc-spektaklon. Esperanto estis prezenco de la evento pere de la du-lingva prelego de sinjorino Aurora Bute, estrarano de UEA kun la titolo  Europa valoroj kaj esperanto. Ene de la Kultura Domo oni aranĝis ankau ekspozicion kun pentraĵoj de esperantistoj kaj lokaj artistoj kaj estis lanĉitaj novajn librojn de esperantistoj :

Emil Crâncău: Esperanto-limbă universală (Esperanto-universala lingvo)

Mihai Trifoi: Inceputul ascensiunii (Komenco de la ascensio)

La scienca programo enhavis interesajn prelegojn :

Mariana Pitar- La nombrologio

Mihai Trifoi – La vivo dum la tria aĝo

Oldrich Fischer – Pri orhideoj

Sara Konerth – Esperanto en la Universitato de Sibiu inter 1990 kaj 2023

Mariana Berariu –Europa projekto Erasmus en esperanto

Mariana Pitar – La paĝo de EAR

Sekvis vizito de la Mineralogia Muzeo de Baia Mare kaj de la Vilaĝa Muzeo de Tăuţii Măgherăuș, Tie ni festis nian okdekaĝa esperantistaj kolegoj : Emil Crȋncău, Mihai Trifoj kaj Terezia Scurt.

Tutlanda E-simpozio TM 2024- raporto