Septembro 2018: Tago de Eŭropaj Lingvoj

Septembro 2018: Tago de Eŭropaj Lingvoj

La 26-an de septembro oni festas la Tagon de Eŭropaj Lingvoj. En la urbo Dej,
proksime de Gherla, en la Kolegio „Andrei Mureşanu”, okazis aranĝo dediĉita
al la Tago de Eŭropaj Lingvoj. Partoprenis gelernantoj el kelkaj lernejoj el la
regiono, inter kiuj ankaŭ lernantino, kiu studas en la Liceo „Ana Ipatescu” el
Gherla. Oni deklamis kaj kantadis en deknaŭ lingvoj. Utiu Valentina deklamis
la poemon „Sur la sama eta strato” de Mihai Eminescu, tradukita en
Esperanton de Constantin Dominte. La organizantoj disdonis diplomojn al ĉiuj,
kiuj kontrubuis al tiu grava evento.

Aldone vi povas spekti prian filmeton:
https://1drv.ms/v/s!AjyBQubdajfHhOhjYICFaYOq6aNt9w

Aperis artikolo en reta ĵurnalo pri la evento:
https://www.gherlainfo.ro/tineri-din-gherla-la-ziua-europeana-a-limbilorde-la-dej/

Tago de Eŭropaj Lingvoj