Sube vi povas legi artikolon de Aurora Bute, rumana esperantistino kaj estrarano de UEA, partoprenanto en UK de Tanzanio, 2024, pri la plej gravaj eventoj dum UK en Tanzanio.
Universala Kongreso, Bonaj, efikaj spuroj de la 109-a UK en Afriko
La Universalaj Kongresoj celas, i.a., stimuli intereson pri Esperanto ĉe la loĝantoj de la koncerna lando, kio povas konduki al kresko de la Esperanto-komunumo, kaj, precipe, revivigi la lokan kaj regionan E-agadojn. Alivorte, gravas tio, kio restas post la fino de la kongreso. Leviĝas la demando: ĉu la ĉi-jara UK lasis bonajn, efikajn spurojn en Tanzanio, en Afriko?
Ni ĉiuj jam scias, ke la preparoj por la UK komenciĝis jarojn antaŭe, sed en 2024 ili intensiĝis: okazis Esperanto-kursoj por komencantoj kaj progresantoj, en lernejoj, universitatoj, kluboj, per Zoom, Vacapo aŭ ĉeeste, en Tanzanio, Burundo, DR Kongo, Madakaskaro k.a., disvolviĝis projektoj, kiuj helpis pli vastan partoprenon, instruistoj el aliaj kontinentoj organizis kursojn, eĉ vojaĝis al Afriko por instrui, kaj ĉio ĉi helpe de la malavara subteno de la Esperanto-komunumo kaj Esperanto-organizoj, inter kiuj UEA ĉefrolis. Ĉiuj tiuj iniciatoj, agadoj, streboj, penoj estis fruktodonaj: la plej alta nombro de partoprenintoj en la UK venis el Tanzanio, la kongresa lando, Burundo kaj DR Kongo!
Mi volas referenci nur kelkajn UK-programerojn, kiuj, preskaŭ certe, havos favorajn sekvojn en Afriko.
La unua estas la trejnseminario por Esperanto-instruistoj, sub la gvido de Miora Raveloharison kaj Mireille Grosjean. La publiko estis granda, la salono plenplena, aro da afrikanoj volis plibonigi siajn instrukapablojn helpe de spertaj instruistoj, mem praktiki kaj ekzerci. Mi faris kurson pri teorio kaj disdonis paperajn materialojn, sed ne estis sufiĉaj por ĉiuj partoprenantoj. Mi promesis sendi rete la materalojn al tiuj, kiuj ne ricevis, kaj, fine de la kurso, mi invitis ilin skribi siajn retadresojn. Mirinde, enviciĝis preskaŭ ĉiuj kursanoj por skribi siajn retadresojn, por ricevi materialojn por kursoj. Tio montras, ke en Afriko ja estas intereso por kreskigi siajn kapablojn en Esperanto, kaj kampanjo por sendi librojn al Afriko ne estas vana, sed vere utila kaj necesa!
Okazis, kiel kutime, kursoj por komencantoj kaj progresintoj. Mi gvidis la konversacian rondon, kiu kunigis inter 16 kaj 25 partoprenantojn tage. Estis varmaj debatoj, plenaj de validaj kaj aŭdacaj ideoj, kiuj rigardas al la estonteco. Unu horo neniam sufiĉis por fini la debaton kaj en la fino la grupaj raportoj de la debatrezultoj estis tre riĉaj kaj en bona lingvo Esperanto. Eble indus fini la kursojn por progresintoj per debatoj de gravaj temoj, problemoj de la nuntempa Esperanto-komunumo en la nuna mondo, oni povus kolekti valorajn ideojn, kiujn oni transprenu kaj pludebatu aliaj esperantistoj, Esperanto-instancoj, ĉar ili povus generi utilajn projektojn.
La programero Prezento de ILEI konigis al afrikanoj la Ligon kaj ĝiajn revuojn IPR kaj Juna amiko, pri kiuj estis granda intereso. La prezenton faris Aimé Patrick Manirakiza, la nova estrarano de ILEI, kiu kaptis la atenton de la publiko. Li parolis ne nur por plenumi taskon, sed por vere konigi la ligon de instruistoj al afrika publiko. Restis en mia memoro instigo kaj invito de Patrick al la ĉeestantoj: “Legu librojn! Ili nutras la menson”.
Do, kio restis en Tanzanio, en Afriko, post la UK en Aruŝo? Restis centoj da kursanoj, kiuj lernis diversnivele la lingvon, didaktikaj materialoj por venontaj kursoj, praktiko kaj lertigo de instruistoj, kiuj povas kaj devus daŭrigi la instruadon, restis do homoj kiuj kapablas fari Esperanto-kursojn, restis libroj kaj revuoj donacitaj de UEA, de ILEI kaj unuopuloj, scioj pri la instancoj de la Esperanto-komunumo por tiuj afrikanoj, kiuj neniam forlasis Afrikon, restis belaj memoroj de kelkcentoj da afrikanoj, kiuj emocie kaj ĝoje pasigis semajnon en bela, amikema etoso, kantante kune ni, la alikontinentanoj, Hakuna Matata kaj Malajka, restis amikaj rilatoj, kontaktoj kun la Esperanto-mondo (mi mem korespondas kun kursanoj, volontuloj en Aruŝo, eĉ kelneroj, kiuj volas lerni la lingvon), kaj restis la instigo de Patrick: “Legu librojn! Ili nutras la menson”.
Aurora Bute, artikolo aperita en la revuo Esperanto n-ro 1396/ decembro 2024