Radojica Petroviĉ, Esperanto-rumana kolokvo en Timiŝoaro en la revuo IPR

La universitata agado: jen bona ekzemplo

Esperanto-rumana kolokvo en Timiŝoaro

En la Okcidenta Universitato de Timiŝoaro (Universitatea de Vest din Timişoara), 11-12 nov. 2016, okazis Esperanto-rumana scienca kolokvo “Esperanto – ponto inter lingvoj kaj kulturoj”, organizita de la Fakultato pri Beletro, Historio kaj Teologio kunlabore kun Esperanto-Asocio de Rumanio (EAR), surbaze de skriba kunlabordokumento. La ĉefaj organizantoj estis d-rino Mariana Pitar (dekstre sur la apuda foto), docento de la Okcidenta Universitato kaj estro de la Katedro de latinidaj lingvoj, kaj Aurora Bute, prezidanto de EAR. Partoprenis 16 prelegantoj el 8 landoj, el kiuj 3 ne ĉeestis, sed iliaj prelegoj estis tralegitaj.

Inter podianoj de la solena malfermo, kun la menciitaj ĉeforganizantinoj sidis kaj salutis la partoprenantojn vicrektoro d-rino Irina Macsinga, vicdekano d-rino Loredana Pungă, kaj E-flanke prestiĝon de la kolokvo markis vicprezidanto de UEA Stefan MacGill. Krom la Universitato, la Kolokvon okazintan kadre de la eventoj por Timiŝoara – Europa Kultura Ĉefurbo en 2021, subtenis la Sindikato de la Okcidenta Universitato kaj la Urba Kulturdomo de Timiŝoaro.

En sia enkonduka prelego Stefan MacGill parolis pri Perspektivoj por la Unniversitata Kunlaboro emfazante la gravecon de kunordigata laboro kaj dispono pri kompleta superrigardo de la universitata E-agado, en kiu precipan rolon havas ILEI, CED kaj UEA.

Diversajn aspektojn de multlingveco, kiuj malfermas aplikspacon por Esperanto, analizis Nina Danylyuk (Lingva situacio kaj lingva politiko en Ukrainio) kaj Davide Astori (Jarmilaj evoluigaj celoj kaj komunikado) kaj pri konkretaj aplikoj parolis Aranka László (Fakrondo de Esperanto en plurlingva mezlerneja medio) kaj Constantin-Ioan Mladin (Prilep – Urbo de Esperanto. Monografio).

La lingvon mem, ĝiajn lingvistikajn trajtojn, didaktikan rolon kaj uzadon de E-kulturaj verkoj en E-pedagogio traktis Mariana Pitar (La sistemo de afiksoj en Esperanto: tradukmalfacilaĵoj por la rumanaj parolantoj), Mireille Grosjean (Lernhelpa efiko de Esperanto), Günter Lobin (Esperanto – lingva modelo por fremdlingva propedeŭtiko) kaj Radojica Petrović (Progresa alproprigo de Esperanto per “Perla metodo”).

Aliaj prelegoj ne strikte traktis, sed per si mem ekzemplis Esperanton kiel ponton inter lingvoj kaj kulturoj komunikante sciojn pri gravaj personoj (Aurora Bute: Constantin Brâncuşi – pioniro de la modernismo, Đorđe Dragojlović pri Tibor Sekelj: Vojaĝo ĉirkaŭ la mondo, de Cenei ĝis Subotica, Nadia Obrocea: Eugeniu Coşeriu kaj Esperanto), aŭ pri temoj el pedagogio (Sara Konnerth: Bazaj trajtoj de instru-kurikulo), aplikata lingvistiko (Cosmina Simona Lungoci: Evoluigo de parolaj komunikadkompetencoj per interagoj dum fremdlingvaj kursoj), literaturteorio (Roxana Rogobete: Eksofoniaj literaturoj – gvidmarkoj kaj ekzemploj) kaj ekonomiko (Zlatko Hinšt: Verko de John Maynard Keynes: “Ĝenerala teorio pri dungiteco, interezo kaj mono”).

Laborlingvoj estis la rumana kaj Esperanto kun surekrana traduko (koncizigita) en la alia lingvo. La 16 resumoj kaj aŭtorprezentoj aperis dulingve en 52-paĝa resumaro de la Kolokvo. La plentekstaj prelegoj estos publikigitaj poste en aparta volumo.

La E-kulturan ĉarmon de la evento emfazis komunaj tagmanĝo kaj vespermanĝo, promeno tra la urbo kaj E-literatura ateliero ĉe la fino. La loĝado en komforta studenthejmo plifortigis la bonan impreson de la partoprenantoj. Gratulon kaj dankon al la organizintoj kaj subtenintoj!

Radojica Petroviĉ, Serbio

Artikolo en la revuo IPR

E-rumana kolokvo por IPR