
Wojteg, kara pola amiko, proponis ŝin fari pied-vojaĝon trans la mondo. Tien, li vizitis la Rumanio. Jen siaj impresoj pri la lokoj vizititaj en nia lando.
Petveturado trans Rumanio
Rumanio surprizadis min ĉiutage. Mi ne havis specialajn atendojn kaj mi konfesas ke mi eniris la landon substantive nepreparita, sed ĉiuokaze mi ne kalkulis havi tiom multajn neforgeseblajn spertojn!
Ĝentilecon de rumanaj ŝoforoj mi spertis jam ekde Budapeŝto – petveturado en tiu lando iras eksterordinare glate kaj amuze, ofte al ritmo de laŭta manele.
Tiel mi atingis Oradea kie mi renkontis Livia – mian kunlaborantinon dum laboro en centra oficejo de UEA/TEJO antaŭ jaroj kaj bonan amikinon ekde tiam. Ŝi estis mia unua enkondukantino en rumana vivo ( pliriĉigita per ŝiaj parte hungaraj radikoj).
Poste okazis mirakloj. Mi staris apud la strato kun etendita dikfingro kiam vokis al mi afablega nekonatulino. Ŝi proponis ke mi restu en sia domo apud Timisoara, kiu staras neuzata ĉar ŝi loĝas kun sia familio for en Germanio. Ne nur tio – ŝi aranĝis mian alvenon kaj ĉion bezonatan por komforte resti tie. Ĉio sonis tro bone por esti vera, sed mi trankvilis ĉar mi forte kredas ke en Esperantujo tiaj nekredeblaj situacioj ja povas okazi. Mi volonte konsentis.
Ĉio ja estis vera kaj eĉ ne estis fino de mirakloj. Tagon post mia alveno en Timisoara okazis speciala aranĝo.
Kiel vi jam rimarkis, sur mia vojo ne mankas bonkoruloj. Tamen certaj aparte helpemaj meritas esti nomitaj ‘anĝeloj’. Unu el ili sendube estas Diana. Anĝelo, ĉar ŝi multe zorgas kaj helpis al mi, sed mi neniam renkontis ŝin persone.
Mia alventago ankaŭ evidentiĝis iom speciala. Mariana, pensiiĝinta universitata profesorino (kaj prezidantino de rumana Esperanto asocio) ekokupiĝis pri pentrado kaj malfermas ekspozicion de siaj artaĵoj. Ŝia personeco estas bunta kaj energia kiel ŝiaj pentraĵoj, kaj tia estis ankaŭ etoso de tuta evento.
Por la vernisaĝo venis loka esperantistaro (Aŭrora, Petronela kun filoj kaj Stefan) kiu poste montris al mi belecon de la urbo.
Eŭropa Ĉefurbo de Kulturo 2023 bonvenigis min per ekspozicio kaj sekvan tagon mi daŭrigis artajn spertojn ĉar bonŝance por mi, tiutempe okazis ankaŭ Biennale de Moderna Arto.
Ne eblas priskribi diversecon de artaĵoj spektitaj dum tuta tago. Arto, tipe por si, eĉ se foje abstrakta kaj nekomprenebla, preskaŭ ĉiam tamen provizis estetikan valoron kaj mensan stimulon. Ne mankis artaĵoj kun kiuj eblis interagi, unufoje eĉ la artistino mem enkondukis min en sian instalaĵon. La urbo videble daŭre vivas per kulturo, ankaŭ ekster ekspoziciejoj.
Vespere Stefan (kiun mi ekkonis la antaŭan tagon) formetis la ludon Discover Yourself – kartludon kiu ebligas ekkoni vin mem aŭ/kaj aliajn per starigo de rektaj, profundaj demandoj, evitante tedan small talk. Li aĉetis ĝin en Temu kontraŭ 1€, laŭ mi tre investinda afero, ĉar mi kredas ke ĉiu devus esti konfrontita kaj pripensi siajn respondojn al tiaj ‘plej gravaj demandoj pri vivo kaj ĉio alia’ kaj laŭeble argumenti ilin.
Troviĝis ankaŭ tempo por iom da rumana kinarto. Kutime dum vojaĝo mi tute ne havas tempon por spektado de filmoj kaj serioj, sed domo de Diana donis bonan eblecon por spekti ion. Secretul Fericiri (sekreto de feliĉo; 2018) estas komedidramo, iom en stilo de greka tragedio (unueco de tempo, loko, roluloj), sed en tre modernaj cirkonstancoj kaj kun kelkaj intrigaj tordaĵoj je la fino. Spektinda! Alireblas en netflix.
Sekve venis tempo por iom da naturaj mirindaĵoj.
Eble mi ne sciis multe pri Rumanio antaŭe, sed en mia adolesko mi spektadis faman aŭtomobilecan serion ‘TopGear’ kaj ekde tiam revis viziti ‘la plej belan vojon de la mondo’ laŭ Jeremy Clarkson – Transfagarașan. Revo plenumiĝis kaj estis ĝuste tiom belege! Senprobleme mi atingis la lagon Balea kaj iom grimpis ĉirkaŭe. Poste mi sekure malsupreniris kaj ne estis manĝita de ursoj. En Transfagarașan mi vidis multajn ĉarmegajn ursojn de aŭtoj, sed ŝoforoj saĝe ne volis ĝeni ilin kaj eĉ ne haltadis apud ili. Transfagarașan iĝas pli kaj pli turisma kaj konfrontoj homo-urso estas tikla afero.
De Făgărașoj mi sekvis al la ĉefurbo. De Bukareŝto mi memoros ne multe pli ol pigrumado en la parko pro neeltenebla varmego kaj kelkaj metroveturoj. Ne pli, ĉar kun miaj gastigantoj ni eskapis la varmegon por la semajnfino for eksterurben. Mian gastigantinon, Irina, mi ekkonis danke al Trustroots – reto de gastigantoj kreita ĉefe de kaj por petveturistoj, nomadoj kaj alispecaj solidaremaj, liberaj spiritoj. Denaska Bukareŝtanino (kaj ŝia koramiko Lalu) gastigis min en ĉefurbo nur unu nokton, ĉar por semajnfino ni foriris plaĝumi al rumana marbordo kun iliaj amikoj Michaela, Eminescu, Stefan kaj aliaj.
Estis eĉ preskaŭ strange senti sin tiom bone de unua momento en grupo de stranguloj ĵus renkontitaj – ni sendube ‘elsendas sur la samaj ondoj’ kiel oni diras en Pollando.
Mi ne povus imagi pli bonan finon de mia transiro de Rumanio ol tiu ĉemara semajnfino, tamen mia apetito por malkovri la landon nur kreskis: por vidi kun ili sovaĝajn ĉevalojn en delto de Danubo, aŭ fluoreskajn algojn en aŭtuna nigra maro. Mi promesis renkonti ilin iam en festivalo Ozora kaj invitis por pola Woodstock-festivalo.
Estante jam ĉe rumana nigra maro, mi pluveturis suden (kvankam intertempe mi ricevis inviton de Bukareŝta esperantisto, pro kiu mi elkore dankas!).
Mi finis mian vagadon trans Rumanio ĉe la fama Malnova Dogano. Mi aŭdis multege pri ties kontraŭkultura, libereca estoso kaj lastatempa evoluo kaj komerciiĝo. Verdire, mi ne retrovis tiun etoson. Mi estis verŝajne la sola hipio tranoktanta en mia tendo sur la plaĝo, sed ĝi ja estis belega tranokto!
Fine mi volas milfoje danki al ciuj, kiuj kontribuis al mia vojaĝo en Rumanio, kaj aparte al rumana esperantistaro, kiu helpegis kaj subtenis min multe.
Ĝis sekva renkonto, samideanoj! 💚
Wojciech Oreszczuk, Pola esperantisto



