La internacia E-kolokvo de Timisoara en la revuo Ondo

Internacia scienca E-rumana kolokvo

Inter la 11-12a de novembro 2016 okazis en Timişoara internacia interuniversitata kolokvo, kies temo estis Esperanto – ponto inter lingvoj kaj kulturoj.

La Esperanto-Asocio de Rumanio, kunlabore kun la Okcidenta Universitato de Timişoara proponis, pere de tiu ĉi kolokvo, estigi komunikponton inter esploristoj kaj universitatanoj el diversaj landoj pere de tiu lingvistika vehiklo – la lingvo Esperanto – sed ankaŭ krei malfermiĝon de nia lando al la monda Esperanto-agado.

Estis invitataj partopreni la kolokvon universitatanoj, esploristoj, studentoj, ĉu esperantistoj, ĉu adeptoj de la lingvo, per prelegoj el siaj fakoj.

La laborlingvoj estis la rumana kaj Esperanto.
Prezidanto de la kolokvo estis Mariana Pitar, docento, estro de la katedro pri la franca lingvo en la Okcidenta Universitato de Timişoara.

Partoprenis pli ol 30 da esperantistoj el Germanio, Hungario, Kroatio, Makedonio, Serbio kaj Rumanio. Nepartoprenintaj kontribuiaĵoj alvenis el Italio, Ukrainio kaj Svislando.

En la malfermo la vicrektoro Doc. D-ino Irina Macsinga, la vicrektoro de la Fakultato pri Beletro, Doc. D-ino Loredana Pungă, vicdekano de la Fakultato pri Beletro kaj Doc. D-ino Mariana Pitar parolis favore pri Esperanto. Krome salutis la kolokvon la vicprezidanto de UEA,
Stefan MacGill kaj Aurora Bute, prezidanto de Esperanto-Asocio de Rumanio.

Okazis 16 da prelegoj, la rumanlingvaj kun traduko al Esperanto surekrane kaj inverse, sekvitaj de interesaj diskutoj.
Oni prelegis pri
– pasinteco kaj estonteco en Esperantujo: Perspektivoj por universitata kunlaboro ;
Jarmilaj evoluigaj celoj kaj komunikado; Vojaĝo ĉirkaŭ la mondo, de Cenei ĝis Subotica; Eugeniu Coşeriu kaj Esperanto ; Prilep – urbo de esperanto. Monografi0 ;
– pri lingvo kaj lingvoinstruado: Bazaj trajtoj de instru-kurikulo, Progresa alproprigo de Esperanto per “Perla metodo”, Esperanto – lingva modelo por fremdlingva propedeŭtiko?, Disvolvigo de la kompetenco de parola komunikado pere de agadoj, kiuj faciligas la interagon dum la fremdlingvaj lecionoj, La sistemo de afiksoj en Esperanto: tradukmalfacilaĵoj por la rumanaj parolantoj, Lernhelpa efiko de Esperanto, Fakrondo de Esperanto en plurlingva mezlerneja medio;
– pri Lingva situacio kaj lingva politiko en Ukrainio,
– pri literaturo, arto kaj filozofio : Eksofoniaj literaturoj – gvidmarkoj kaj ekzemploj, Constantin Brâncuși – pioniro de la modernismo, Verko de John Maynard Keynes: “Ĝenerala teorio pri dungiteco, interezo kaj mono”.

Vendredon vespere, survoje al la restoracio, kie okazis festa vespermanĝo, ni iom prezentis la urbocentron.

Sabaton, post kelkaj prelegoj, ni translokiĝis al alia salono, adekvata por la lingvoinstruado literatuta ateliero, gvidita de Radojica Petroviĉ, kiu montris al ni, praktike, kiel alproprigi Esperanton helpe de E-kulturaj juveloj kaj interkulturaj spertoj, ne per aspera ad astra, kiel
proverbis la antikvaj romanoj, sed per perloj al steloj!
Interesa sperto por ni la rumanoj, kiu donis valorajn informojn pri E-literaturo kaj interesan instrumetodon al la instruantoj.

La kolokvo gravas pro la fakto, ke partoprenintoj jam kunlaboras post ĝia fino, kaj la rumanaj junaj universitatanoj prelegintaj studis riĉan bibliografion pri Esperanto, kvankam ili estis komencantoj.

La etoso estis amika, kunlabora, vere esperantista kaj tio donis al ni kuraĝon starigi planojn por la sekva jaro.
Aurora Bute, Mariana Pitar

La internacia E-kolokvo de Timisoara en la revuo Ondo