Jara E- renkontigo kaj Amo 2019

Jara E-renkontiĝo kaj AMO -2019

Inter 4-6 oktobro 2019 la Esperanto-Asocio de Rumanio okazigis en la Okcidenta Universitato de Timişoara jaran renkontiĝon, kun Seminario pri Aktivula Maturigo (AMO 59), kun la temo: Instruado, iam kaj nun.

La unuan tagon ni analizis, kadre de FLAMO 7*,  la landan E-agadon, ni bilancis la faritajn agaderojn kaj evidentigis la perspektivon.

Vespere ni ĝuis filharmonian koncerton en la Koncertejo de Timişoara, en kies orkestro membras nia kolego Adrian Cocora, aldisto.

La duan tagon okazis la prelegoj. Kadre de AMO-seminario Stefan MacGill prezentis la Verbon en Esperanto kaj Popa Florica prelegis pri Andreo Ĉeh. Sekvis pelegoj pri Esperanto: kulturo, historio, aktualaj eventoj: Mallonga historio de UEA (d-ino Mariana Pitar), Antoni Grabowski, patro de la Esperanta poezio (Aurora Bute), La interlingvistiko kaj interkultura edukado en la kunteksto de la evoluo de novaj komunikteknologioj (Mihai Trifoi), Rimarkoj pri la faktitivo en la rumana kaj en Esperanto (d-ino Mariana Pitar), Gravaj momentoj el la historio de la Esperanto-agado (kvizo, Aurora Bute), ni lernis la himnon de Esperanto kaj Adrian Cocora, kantis per aldo la Baladon de Ciprian Porumbescu kaj aliajn du muzikaĵojn.

Vespere ni spektis fajro-festivalon en urba placo.

Dimanĉo estis la tago de Esperanto per ekzercoj kaj arto, t.e. Gramatikaĵoj (Aurora Bute) kaj Konversacia rondo (Aurora Bute), dum kiu ni diskutis grupe pri tri inter la plej gravaj probemoj de la mondo: Detruo de la naturo, Migrado, Ŝanĝo de la klimato.

La artan programon preparis la junuloj, kiuj invitis eĉ infanetojn, kiuj bele kantis en Esperanto. Ni spektis teatraĵon, kantojn kaj deklamojn de poezioj en Esperanto.

Dum la renkontiĝo ni lanĉis la Ŝlosilon** de Esperanto en la rumana, ĵus eldonita de EAR en Timişoara, taŭga varbilo por neesperantistoj. La lasta eldono de la rumana ŝlosilo aperis en 1921, tradukita kaj eldonita de Heinrich Fischer-Galaţi. Ni aldonis enkondukon, reviziis la gramatikon kaj forigis la arkaikismojn el la vortaro. Ne mankas, kiel en la fruaj eldonoj, la rakonteto  Kiel mi fariĝis esperantisto de Heinrich Fischer-Galaţi.

Aperis raportoj pri la evento en la revuo Esperanto, en IPR (Internacia Pedagogia Revuo) , La Ondo de Esperanto (novembre).

Jara E- renkontigo kaj Amo 2019