Impresoj pri Rumanio – Elena Nadikova

Impresoj pri Rumanio
Elena Nadikova, estrarano de ILEI –, Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj

Post la ILEI-kongreso en Ĉaĉak, Serbio, ni decidis viziti Rumanion. Ni neniam estis en tiubalkana lando kaj tre scivolemis konatiĝi kun ĝia historio, kulturo, trarigardi ĝiajn vidindaĵojn.
Ni alvenis fine de julio. La unua urbo laŭ nia itinero estis Timişoara en la regiono Banat.Ni veturis el Beogrado pere de rumana busa kompanio kaj la unuan impresan sperton pri la landoni ricevis tuj post nia alveno al Timişoara. Ni ne povis trovi nian loĝejon kaj multe demandishomojn. Ĉiuj tre afable kaj detale klarigis. Tamen okazis tiel, ke unu maljuna virino ne sciis, kie situas bezonata por ni loko. Ŝi tiom ĉagreniĝis, kvazaŭ okazis iu malfeliĉo! Ŝi komencis pensi,demandi homojn. Tamen nia loĝejo ne estis kutima hotelo kaj tial nekonata por lokanoj.

Kompreninte tion, ŝi akompanis nin dum la tuta nia vagado! Sur ŝia vizaĝo estis videbla granda zorgemo kaj ŝi konstante redemandis homojn. Ŝi trankviliĝis kaj foriris laŭ siaj bezonoj nur tiam, kiam nin trovis nia amikino Aurora Bute. Fantastika gastemo!Same okazis kun alia virino, kiun ni petis. Vidinte nin post iom da tempo ĉe la sama placo, ŝi alproksimiĝis, poste demandis iujn kaj proponis al ni montri la vojon al nia loĝejo.

Do, ne estas sekreto, ke preskaŭ ĉie tra la tuta mondo oni estas afablaj kun turistoj. Tamen tiom gradan gastemon kaj bonkorecon ni spertis unuafoje. Laŭ mi, tiukaze ne temas nur pri kutima atento al turistoj. Estas trajtoj de la popola karaktero, kiuj tre plezurigis nin.
Tiuj estis niaj unuaj impresoj pri Rumanio. Poste ni multfoje, ĉie kaj ĉiam spertis la saman gastemon kaj helpemon de rumanoj. En Constanţa maljuna viro sekvis nin sen ŝuoj kaj eĉ kuris duonon de la strato por diri, ke li erare montris al ni direkton al nia loĝejo! Mirinde!

Kaj tiuj rememoroj por ĉiam unuiĝis en niaj mensoj kun Rumanio. La plej koran dankon al ĉiuj rumanoj pro ilia gastemo!! Alia impresa sperto estas ligita kun la naturo de Rumanio. Ni vidis diversajn pejzaĝojn. Unue ni rakontu pri la belega montaro – la Karpatoj. Ni spektis ilin dum klara vetero, dum densa nebulo. Ĉiam ili ĝuigis nin. Aparte endas mencii la faman Transfagaraşan- ŝoseon. Ni traveturis ĝin kun iom da nebulo, tamen nia admiro ne havis limojn! Nun ni konsilos viziti ĝin al ĉiuj niaj amikoj kaj konatuloj, kiuj intencos viziti Rumanion. Krome, danke al nia kara amikino Aurora ni havis unikan eblon loĝi kaj ripozi en la montara monahejo Turnu. Nekredebla sperto! Neniam en mia vivo mi povis observi vivon de la monahejo de interne. Precipe impresa por mi estis servo en la malnova preĝejo malfrue vespere en mallumo. Estis nekutima etoso, kiam vi vere sentas vin duope kun Dio.

La monahoj estis tre zorgemaj kaj atentemaj al ĉiuj niaj bezonoj. Koran dankon al ili! Certe, plezurigis nin la maro. Ni pasigis nur du tagojn en Constanţa. Tamen sukcesis ĝui kaj la maron, kaj la urbajn vidindaĵojn: la moskeon, la katedralon, la belegan konstruaĵon por kazino, la
ĉefan placon.

Rumanion eblas nomi feliĉa lando pro la fakto, ke, malgraŭ multaj militoj dum la lasta jarcento, ĝi bone konservis multajn siajn kastelojn, monumentojn kaj aliajn vidindaĵojn. Nin tre impresis la arkitekturo de rumanaj kasteloj, domoj – en Timişoara, Braşov, Sinaia, Bukureşti. En la ĉefurbo de la lando ni plezure ĝuis grandegajn fontanojn, kastelojn, naciajn kostumojn. Danke al Aurora kaj Cătălin Văduva ni sukcesis havi ekskurson al la parlamentejo, kiu havas interesan historion kaj estas konsiderata kiel la plej granda domo de parlamento en la mondo. Do, dankon al nia lingvo Esperanto kaj E-samideanoj pro interesaj eventoj kaj spertoj dum nia vivo!

Ankaŭ tre plaĉis al ni bongusta rumana kuirarto. Ĝi facile kapablas kontentigi la plej postulemajn gustojn. Rumanio havas tre fekundan grundon kaj tio donas grandan avantaĝon por ĝia agrikulturo. Precipe plaĉis al ni diversaj legomoj, inter kiuj la unuajn poentojn indas juĝi, certe, al tomatoj. Kaj mi, kaj mia amikino Tanja tre ŝatas legomojn kaj ni multe ĝuis ilin en via lando.

Do, senĉese eblas rakonti pri Rumanio. Ni tutanime deziras la plej ĉion bonan al Rumanio kaj rumanoj! Kaj ni preĝos, por ke ĝi iĝu pli kaj pli fama vidpunkte de turismo. Ja ĝi vere meritas tion!

Kaj fine mi volas aldoni ankoraŭ jenon. La unuan fojon dum miaj vojaĝoj por mi preskaŭ ne ekzistis lingva problemo surstrate. Kutime mi uzas la anglan survoje. Tamen mia lingvokono por ĝi ne sufiĉas kaj ofte mi malfacile komprenis homojn. Ĉi-jare ni vizitis precipe slavajn landojn, kie ni sufiĉe facile komprenis loĝantojn sen aldona lingvo. Tamen escepto estis Rumanio, ĉar ĝia lingvo estas latindevena. Mi sukcesis lerni nur kelkajn la plej bezonatajn vortojn en la rumana kaj prepariĝis pro tio al malfacilaĵoj en kompreno. Tamen kioma estis mia miro, kiam mi aŭdis konatajn vortojn kaj komprenis, ke tio okazas pro mia kono de Esperanto!

Do, vere necesas aplaŭdi: “Dankon, Esperanto, kaj vivu vi!”

Impresoj pri Rumanio Elena Nadikova