Impresoj pri la Kongreso kaj Jara E-Simpozio de Gherla, 2025

Impresoj pri la Kongreso kaj Jara E-Simpozio  en Gherla,

Rumanio

10-a – 12-a de Oktobro 2025

 

Por mi, ĉio komencis kun la mesaĝo de Aurora en mia elektronika poŝto: ESPERANTO-ASOCIO de RUMANIO Organizas KONGRESOn kaj JARAn E-SIMPOZIOn, GHERLA, 10-a – 12-a de oktobro 2025!

Oooo! Tiel multe da jaroj de kiam mi ne plu partoprenis E-Aranĝoj! Ekbrilis en mia memoro mallongaj sekvencoj el mia studenteco kiam dum la okdekaj jaroj mi lernis Esperanton en la Universitato. Nur malpli de ses monatoj , post la unuaj lecionoj , mi jam partoprenis al la IX-a Studenta Simpozio de Esperanto en Polando. Estis por mi unu el la plej fruktodona periodo rigardante la konekto kun Esperanto, Esperantistoj, Esperantujo: lingvo, homoj, lando.

Alia valora etapo estis la laboro kadre de Kolektivo de Esperanto Interlingvistiko de la Universitato, sub la kvido de Sinjoro Profesoro Bociort, kie mi partoprenis al la redaktado de unu vortaro Esperanto-Rumana. La vortoj lernitaj tiam, kun la koro, restis tie kaj nun, post almenaŭ kvardekjaroj, ili revenis vigle kaj freŝe en mia memoro.

Ĉar nun, en 2025, mi havis la neimagebla ŝancon renkonti homoj de tia tempo kun karaj nomoj: Emil Crancau, Mihai Trifoi, Maria Laszlo. Novaj kaj malnovaj amikoj venis kaj salutis min kun la sama ĝojo kiun mi konis en mia unua juneco en Esperantujo!

La organizo de la nuna renkontiĝo tendencis al perfekteco! Ni ĉiuj estis dorlotitaj! Komencante kun la alveno ĝis la fino de la tri tagoj kune, ĉiu horo estis plena de bonhumoro, sincereco kaj malfermitaj koroj.

Ni havis la ŝancon aŭskulti interesajn prelegojn , far de informataj samideanoj: ”La homo inter du mondoj”, “Konindaĵoj”, “Poezio kiu kunligas”, “Ekskurso en la mirinda lando Nepalo”, “UK interesaĵoj: Demenco kaj Duonlingvismo”, “Romano de Dezső Kosztolányi, traduko en heksametroj”.

Dum la Kongreso de EAR, partoprenantoj ricevis agadraporton de la Esperanto Asocio de Rumanio, elektis la novan estraron kaj diskutis perspektivojn.

Tre interesa estis la konversacia rondo kie ni havis la larĝan imagon de nia kunveno, kiam ĉiu persono povis esprimi sin kaj observi la vidpunktoj de aliaj.

… Kelkaj gutoj da pluvo venis memorigi nin ke la kunveno finiĝos sed la sunradioj lumigis niajn vizaĝojn, pensante al la venonta renkontiĝo kiam , kun la helpo de Dio, ni esperas havi ĝin baldaŭe.

 

Iosefina Achim,

Timisoara, 14 Oct 2025