Anunturi / Anoncoj

Estimataj samlandanoj,

Feliĉan jaron al vi ĉiuj, bonan sanon kaj energion por plenumi ĉion, kion vi proponis al vi mem, esperante, ke inter viaj farendaĵoj, troviĝas ankaŭ Esperanto!

Dum la pasintjara landa E-renkontiĝo, venis interesa instigo realigi pli intensan kontakton  inter la membroj, t.e. krei retan grupon por fari E-kurson”.

Nu, venis la tempo por realigi tiun proponon kaj tiusence, mi invitas ĉiujn interesitoj anonci sin (al mia retadreso aura.bute@gmail.com), por vidi kiom da partoprenontoj estos, ĉu la kurso estos por komencantoj aŭ progresantoj kaj aliajn detalojn.


Jara E-rekontiĝo en Rumanio


Inter 4-6 oktobro 2019 la Esperanto-Asocio de Rumanio okazigis en la Okcidenta Universitato de Timişoara jaran renkontiĝon, kun Seminario pri Aktivula Maturigo (AMO 59), kun la temo: Instruado, iam kaj nun.

Bonvolu legi ĉi-tie la raporton: https://esperanto-romania.ro/2020/02/05/jara-e-renkontigo-en-rumanio/


Jen raporto pri la vizito en Rumanujo de Elena Nadikova, estrarano de ILEI – Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj:

Impresoj pri Rumanio


Bonvolu legi artikolon pri la vizito de Maryvonne kaj Bruno Robineau en Rumanujo:

Impresoj pri Rumanio


Estimataj samlandanoj,

Por la ĉijara E-renkontiĝo, Esperanto-Asocio de Rumanio invitas vin en Timişoara!

Venis kelkaj proponoj pri la loko, kie okazos la aranĝo, fine la estraro elektis la urbon Timişoara kaj la semajnfinon 4-6 oktobro 2019.

La renkontiĝo konsistos el prelegoj, kursoj, atelieroj, kultura programo k.a. 
Ni invitas vin partopreni la aranĝon, estas bona okazo por esperantumi, t.e. paroli la lingvon, ekscii novaĵojn, plibonigi la lingvosciojn kaj sperti amikan etoson!

Aldone vi trovas la programon, kaj pliajn informojn prie:

Ni varme invitas vin al Timişoara kaj atendas vian respondon!

Plej amike,
Aurora Bute – Prezidanto EAR


Disponeblas agad-raporto de EAR pri la periodo septembro – decembro 2018, bonvolu legi ĝin ĉi tie / Este disponibil raportul de activitate al asociatiei pentru perioada septembrie – decembrie 2018, poate fi consultat la adresa de mai jos:

https://esperanto-romania.ro/2019/01/25/raport-de-activitate-agadraporto/


In anul 2018, intalnirea anuala a Asociatia de Esperanto din Romania va avea loc in orasul Gherla, evenimentul va avea loc in perioada 14 – 16 septembrie , organizatorul principal esta doamna Mariana Berariu

Costuri pentru 2 nopti , 6 mese  = 185 lei,  pentru mai multe detalii si confirmare participare va rog sa ne contactati la adresele: mariana.berariu@gmail.com , aura.bute@gmail.com

Intalnirea va cuprinde alegerea unei noi conduceri, prelegeri, curs,  excursii

Va invitam cu drag , contam pe prezenta voastra !

Oficiala anonco / Anunt oficial:

Estimataj samlandanoj,

Por E-renkontiĝo de la jaro 2018 , Esperanto-Asocio de Rumanio varme invitas vin en la urbon Gherla!

Venis kelkaj proponoj pri la loko kie okazos la kongreso, fine la estraro elektis la urbon Gherla, la semajnfinon 14-16 septembro,  la ĉefa organizanto estas nia kolegino Mariana Berariu.

Kostoj: 2 tranoktoj, 6 manĝoj = 150 leojn.

La loĝkondiĉoj estas similaj al tiuj en Rascruci, la renkontiĝo konsistos el landa kongreso (agad- kaj financa raportoj, elekto de nova estraro), prelegoj, paroliga kurso, ekskursoj.

Ne hezitu partopreni la aranĝon, estas bona okazo por esperantumi, t.e. paroli la lingvon, ekscii novaĵojn, plibonigi la lingvosciojn kaj sperti amikan etoson!

Ni kalkulas je la plimulto de nia membraro! La unua paŝo estas rezervi la loĝlokon.

Dum semajno ni devas sciigi la gastigantojn pri la nombro de partoprenontoj, por ke ili rezervu lokojn.

Do, bv. pripensi nian inviton kaj sciigi nin pri via partopreno (mariana.berariu@gmail.com kaj/aŭ aura.bute@gmail.com).

Sekvos aliĝilo, agadraporto, preparado de la kongreso kaj finaj detaloj.

Ni varme invitas vin al Gherla kaj atendas vian respondon!

Plej amike,

Aurora Bute prez. EAR


Jen interesa evento : UN simpozio pri interlingvistiko: Evento-afiŝo,  alkrochita por via informo kaj eventuala utiligo.

Ni antauvidas partoprenon (kiel podianoj) de kvar ambasadoroj (vidu la liston en la afisho), plus reprezentanto de la delegacio de EU, plus kelkaj funkciuloj de UN kaj Unesko.

Financas la tuton Center for Applied Linguistics, Birkbeck University of London, kaj ESF.

30 aprilo 2018


La venontajn 4-an kaj 5-an de aŭgusto en Lisbono okazos nova Nitobe-simpozio kun la temo “instruado kaj esplorado pri Esperanto en (soci/inter) lingvistiko kaj en sociaj sciencoj”. Legu pli ĉi tie: Nitobe evento

16 majo 2018

%d blogeri au apreciat: