E -simpozio Rascruci – raporto de J.Nagy

TUTLANDA ESPERANTO-SIMPOZIO

de ESPERANTO-ASOCIO DE RUMANIO

La Tutlanda simpozio de EAR, pri la temo “Esperanto kiel instrueduka rimedo en multkultura socio”, okazis inter la 26-a kaj 28-a de septembro en Răscruci, distrikto Cluj. Ĝin senriproĉe organizis Mariana Berariu kaj Adrian Mărginean. La antaŭanoncita kongreso de EAR estis prokrastita pro internaj problemoj gxis dato fiksota de la estraro.

La simpozion partoprenis dudeko da personoj, inter kiuj Stefan MacGill, vicprezidanto de UEA, Radojica Petrović, sekretario de ILEI, Enikő Zengő Sereghy, estraranino de HEA, Mihai Trifoi, prezidanto de EAR, Rodica Todor, vicprezidantino de AFER. Dum la evento, la ĉestantaro povis aŭskulti interesajn prezentadojn, kiel la titoldona prelego de Mihai Trifoi, “La AMO-progrAMO funkcianta” de Stefan MacGill, “Utiligo de Esperanto-kulturaj perloj en instruado de Esperanto” de  Radojica Petrović, “La projekto Comenius – du jaroj de belaj travivaĵoj” de Mariana Berariu – kiu prezentis ŝiajn spertojn dum la kvinlanda – Bulgario, Germanio, Italio, Litovio kaj Rumanio – interlerneja kunlaborado, kies laborlingvo estis Esperanto – aŭ “Esperanto – ponto inter kulturoj” de Rodica Todor – kiu parolis ĉefe pri la sukcesa OSIEK-konferenco kiun ŝi organizis ĉisomere en Braşov.

La plej ekscita evento de la simpozio okazis sabate vespere, kiam la ĉeestantaro kune spektis la 20-minutan elsendon de la Rumana Ŝtata Televido TVR1 pri Esperanto kaj la agado de la Brasovaj esperantistoj. La elsendo estas spektebla cxe:

http://stiri.tvr.ro/vorbiti-esperanto–intre-ciudatenie-lingvistica-si-sistem-international-de-comunicare_50604.html

Ne mankis, kompreneble, amuzaj kaj distraj momentoj, ĉu dum la prelegoj mem, ekzemple kiam Radojica  Petrović ekzamenis la orientiĝon de la ĉeestantaro en la Esperanto-kulturo, ĉu en aparta aranĝo, en kiu Mihai Trifoi mezuris per amuzaj vortludoj la vorttrezoron de la partoprenantoj, porokaze triopigitaj.

La partoprenantoj povis viziti la etnografian muzeon de la Fondaĵo Kallós, kiu gastigis la simpozion, la kastelon de la familio Bánffy en la apuda vilaĝo Bonţida, kaj eĉ faris ekskurson ĝis la salminejo Turda.

Kun tiuj belaj, amuzaj kaj instruaj spertoj, la partoprenintoj forlasis dimanĉe tagmeze Răscruci, kun la espero ke tiu akceptema kaj komforta centro gastigos ankaŭ aliajn Esperanajn eventojn.

Jozefo E. Nagy

E -simpozio Rascruci – raporto de J.Nagy