E-simpozio en Gherla, 2023- raporto

Tutlanda E-simpozio en Gherla, 27-29 de oktobro 2023- raporto

La Esperanto-Asocio de Rumanio, kune kun la rumana ILEI-sekcio organizis jaran
aranĝon en la urbo Gherla. Partoprenis ĉirkau 25 esperantistoj el Ĉehio, Hungario kaj
Rumanio. La programo estis bunta kaj riĉa. La prezindantino Mariana Pitar raportis pri
la agado de la asocio en la jaroj 2022-2023 kaj Aurora Bute raportis pri sia agado kiel
estrarano de UEA.
La aranĝo celis konigi internaciajn aranĝojn al la rumanoj kiuj ne partoprenis ilin:
-la Universala Kongreso en Torino (Aurora Bute)
-la ILEI Kongreso (Mihai Trifoj kai Mariana Berariu)
-ekskursoj dum la UK (Doina Popa)
-kelkaj ineteresaj prelegoj de la Torina UK (Adriana Dolca,)
-la reĝa palaco de Torino (Petronela Birta)
-La 72 Kongreso de KELI ( Oldrich Fischer).

Dum la simpozio ni spektis ineteresajn kaj diverstemajn prelegojn:
– Pri la sanigaj propraĵoj de mineraloj (Mariana Pitar)
– Vasili Eroŝenko – fama blinda esperantisto (Florica Popa)
– La viva estulo en la vizio de la dana filozofo Martinus (Mihai Trifoi)
– La unua rumano en Ĉinio (Florica Popa)

Mihai Trifoi lanĉis la duan eldonon de sia libro ,,Kiel naskiĝis nova sperto / De teorio al
praktiko”.

Okazis ankau aliaj interesaj programeroj:
– libroservo
– kurso por progresantoj (Mariana Berariu)
– teatraĵo (Petronela Birta kaj Adrian Marginean)
– vizito de la urbo kaj muzeo
– vorto-ludoj kaj distra vespero

Partoprenis rumanaj fervojstoj kiuj salutis nome de REFA (Rumana Esperanta Fervojsta
Asocio), kun kiu la landa asocio havis dum la tempo fortan kunlaboron.

Partoprenis la aranĝon tute novaj esperantistoj: familio el Timisoara, komencantoj, kiuj
sekvis la kurson de Florica Popa kaj Stefan, junulo 27 el Turnu Severin, kiu lernis E-on
per Duolingo kaj aliaj retaj fontoj. Surprize la junulo parolas flue la lingvon, eble pro la
fakto, ke li scipovas multajn fremdajn lingvojn.

La etoso estis bela, amikema, kaj ni jam interkonsentis, ke venontjare ni festos en norda
Rumanio, en la bela, tradicia Maramures.

E-simpozio Gherla 2023, raporto