E-Kongreso Gherla 2022, raporto

Tutlanda Esperanto-kongreso en Rumanio
                                                               Gherla 2022

Esperanto-Asocio de Rumanio organizas, unufoje ĉiujn tri jarojn, landan kongreson.
La lasta okazis inter la 28-a kaj 30-a de oktobro 2022, en la urbo Gherla, centre de la lando, pli
facile atingebla, kie estas du aktivuloj – Mariana Berariu kaj Adrian Mărginean, entuziasmaj kaj
spertaj organizantoj.

La unua duontago de la aranĝo estis dediĉita al kunordigo: okazis kongreso, dum kiu ni elektis
novan estraron, kiu konsistas el:
– d-ino Mariana Pitar – prezidanto, kunordigo, universitata agado
– Aurora Bute – internaciaj rilatoj
– Mihai Trifoi – instruado, rilatoj kun ILEI
– Petronela Birta – financoj
– Cătălin Văduva.- virtuala komunikado.

Ni elektis s-ron Emil Crâncău kiel honoran membron de nia asocio, pro sia dumlonga kaj fervora
E-agado. Li, siavice, bonvenigis la novan prezidantinon, per torto kun la verda stelo.
Okazis ekspozicio kun libroj kaj revuoj kaj ankaŭ libroservo.

Dum la Esperanta agado-duontago ni prezentis nian agadon por aŭ per Esperanto:
– Aurora Bute prezentas la tiujaran UK-on, por ke la samlandanoj, kiuj ne povis partopreni la
universalan eventon, konu ĝin kaj eksciu pri la plej gravaj programeroj. Ĉijare, certe, temis
pri La Montreala UK;
– Mihai Trifoi, kiel estro de la rumana ILEI-sekcio, prezentis novaĵojn kaj organizajn aferojn
pri ILEI;

Tre grava evento estis la lanĉo de la dumlonge atendita vortaro rumana-Esperanto, kunordigita
de Mariana Pitar kaj Florica Popa. Ili evidentigis la malfacilaĵojn de tiu-ĉi laborado kaj dankis
al la aŭtoroj pri iliaj kontribuoj;
Doina Popa, kiu partoprenas kutime la UK-internacian koruson, partoprenis la
Internacian Tagon de Paco en Toloso kaj dividis kun ni sian ĝojon kanti en Esperanto por
paco inter rujnoj de la historia hispana urbo;
Ne mankis E-kurso, gvidita de Mihai Trifoi.

Vespere okazis art-kultura muzaiko, dum kiu la junuloj ĉefe rolis: Petronela Birta deklamis poeziojn
rumanajn tradukitajn en Esperanton, ŝia filo, Marko, legis anekdotojn, kaj Adriana Dolca, Mihaela
Dolca, Petronela Birta kaj Adrian Mărginean prezentis amuzan teatraĵon.

Sekvis Kleriga duontago, kun interesaj prelegoj:
– Edukado por paco – Mihai Trifoi
– Imago de Rumanio tra francaj vojaĝantoj – Mariana Berariu
– Ĉina filozofio pri jino-jango kaj la kvin elementoj – Mariana Pitar
– La inteligenteco dum la moderna epoko – Adriana Dolca
– Quo vadis niaj vestaĵoj? – Mihaela Dolca
Ĉio finiĝis per konversacia rondo.

Krom niaj 24 rumanaj esperantistoj partoprenis ankaŭ hungaraj E-amikoj, inter kiuj Istvan Szabolcs, Akomitatano de Hungario kaj membro de EEU.
Ni pasigis tri tagojn kun bunta programo, en vere esperantista etoso!

 

E-kongreso Gherla 2022, raporto