Impresoj pri Rumanio

Post la ILEI-kongreso en Ĉaĉak, Serbio, ni decidis viziti Rumanion. Ni neniam estis en tiu balkana lando kaj tre scivolemis konatiĝi kun ĝia historio, kulturo, trarigardi ĝiajn vidindaĵojn.

Ni alvenis fine de julio. La unua urbo laŭ nia itinero estis Timişoara en la regiono Banat. Ni veturis el Beogrado pere de rumana busa kompanio kaj la unuan impresan sperton pri la lando ni ricevis tuj post nia alveno al Timişoara. Ni ne povis trovi nian loĝejon kaj multe demandis homojn. Ĉiuj tre afable kaj detale klarigis. Tamen okazis tiel, ke unu maljuna virino ne sciis, kie situas bezonata por ni loko. Ŝi tiom ĉagreniĝis, kvazaŭ okazis iu malfeliĉo! Ŝi komencis pensi, demandi homojn. Tamen nia loĝejo ne estis kutima hotelo kaj tial nekonata por lokanoj. Kompreninte tion, ŝi akompanis nin dum la tuta nia vagado! Sur ŝia vizaĝo estis videbla granda zorgemo kaj ŝi konstante redemandis homojn. Ŝi trankviliĝis kaj foriris laŭ siaj bezonoj nur tiam, kiam nin trovis nia amikino Aurora Bute. Fantastika gastemo!


Same okazis kun alia virino, kiun ni petis. Vidinte nin post iom da tempo ĉe la sama placo, ŝi alproksimiĝis, poste demandis iujn kaj proponis al ni montri la vojon al nia loĝejo.
Do, ne estas sekreto, ke preskaŭ ĉie tra la tuta mondo oni estas afablaj kun turistoj. Tamen tiom gradan gastemon kaj bonkorecon ni spertis unuafoje. Laŭ mi, tiukaze ne temas nur pri kutima atento al turistoj. Estas trajtoj de la popola karaktero, kiuj tre plezurigis nin.
Tiuj estis niaj unuaj impresoj pri Rumanio. Poste ni multfoje, ĉie kaj ĉiam spertis la saman gastemon kaj helpemon de rumanoj. En Constanţa maljuna viro sekvis nin  sen ŝuoj kaj eĉ kuris duonon de la strato por diri, ke li erare montris al ni direkton al nia loĝejo! Mirinde! 


Kaj tiuj rememoroj por ĉiam unuiĝis en niaj mensoj kun Rumanio. La plej koran dankon al ĉiuj rumanoj pro ilia gastemo!! Alia impresa sperto estas ligita kun la naturo de Rumanio. Ni vidis diversajn pejzaĝojn. Unue ni rakontu pri la belega montaro – la Karpatoj. Ni spektis ilin dum klara vetero, dum densa nebulo. Ĉiam ili ĝuigis nin. Aparte endas mencii la faman Transfagaraşan-ŝoseon. Ni traveturis ĝin kun iom da nebulo, tamen nia admiro ne havis limojn! Nun ni konsilos viziti ĝin al ĉiuj niaj amikoj kaj konatuloj, kiuj intencos viziti Rumanion. Krome, danke al nia kara amikino Aurora ni havis unikan eblon loĝi kaj ripozi en la montara monahejo Turnu. Nekredebla sperto! Neniam en mia vivo mi povis observi vivon de la monahejo de interne.  Precipe impresa por mi estis servo en la malnova preĝejo malfrue vespere en mallumo. Estis nekutima etoso, kiam vi vere sentas vin duope kun Dio.


La monahoj estis tre zorgemaj kaj atentemaj al ĉiuj niaj bezonoj. Koran dankon al ili!
Certe, plezurigis nin la maro. Ni pasigis nur du tagojn en Constanţa. Tamen sukcesis ĝui kaj la maron, kaj la urbajn vidindaĵojn: la moskeon, la katedralon, la belegan konstruaĵon por kazino, la ĉefan placon.


Rumanion eblas nomi feliĉa lando pro la fakto, ke, malgraŭ multaj militoj dum la lasta jarcento, ĝi bone konservis multajn siajn kastelojn, monumentojn kaj aliajn vidindaĵojn. Nin tre impresis la arkitekturo de rumanaj kasteloj, domoj – en Timişoara, Braşov, Sinaia, Bukureşti. En la ĉefurbo de la lando ni plezure ĝuis grandegajn fontanojn, kastelojn, naciajn kostumojn. Danke al Aurora kaj Cătălin Văduva ni sukcesis havi ekskurson al la parlamentejo, kiu havas interesan historion kaj estas konsiderata kiel la plej granda domo de parlamento en la mondo. Do, dankon al nia lingvo Esperanto kaj E-samideanoj pro interesaj eventoj kaj spertoj dum nia vivo!


Ankaŭ tre plaĉis al ni bongusta rumana kuirarto. Ĝi facile kapablas kontentigi la plej postulemajn gustojn. Rumanio havas tre fekundan grundon kaj tio donas grandan avantaĝon por ĝia agrikulturo. Precipe plaĉis al ni diversaj legomoj, inter kiuj la unuajn poentojn indas juĝi, certe, al tomatoj. Kaj mi, kaj mia amikino Tanja tre ŝatas legomojn kaj ni multe ĝuis ilin en via lando.
Do, senĉese eblas rakonti pri Rumanio. Ni tutanime deziras la plej ĉion bonan al Rumanio kaj rumanoj! Kaj ni preĝos, por ke ĝi iĝu pli kaj pli fama vidpunkte de turismo. Ja ĝi vere meritas tion!


Kaj fine mi volas aldoni ankoraŭ jenon. La unuan fojon dum miaj vojaĝoj por mi preskaŭ ne ekzistis lingva problemo surstrate. Kutime mi uzas la anglan survoje. Tamen mia lingvokono por ĝi ne sufiĉas kaj ofte mi malfacile komprenis homojn. Ĉi-jare ni vizitis precipe slavajn landojn, kie ni sufiĉe facile komprenis loĝantojn sen aldona lingvo. Tamen escepto estis Rumanio, ĉar ĝia lingvo estas latindevena. Mi sukcesis lerni nur kelkajn la plej bezonatajn vortojn en la rumana kaj prepariĝis pro tio al malfacilaĵoj en kompreno. Tamen kioma estis mia miro, kiam mi aŭdis konatajn vortojn kaj komprenis, ke tio okazas pro mia kono de Esperanto!


Do, vere necesas aplaŭdi: „Dankon, Esperanto, kaj vivu vi!” Elena Nadikova, estrarano de ILEI – Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj

Impresoj pri Rumanio

Kia ĝojo reveni en Rumanion por la kvina fojo. Unuan fojon ni venis tien en la jaro1999 (antaù 20 jaroj !). Tiam dum kvar monatoj ni piediris tra la valoj de Maramures kun niaj du gefiloj tiam sep kaj kvarjaraĝaj. Vera kaj Doina, du dolĉaj azeninoj, akompanis nin por porti la infanojn kaj la pakajôn. Kia aventuro ! Ni marŝis  al la vilaĝoj tra arbaroj kaj paŝtejoj, tra montoj kaj valoj, renkonte al la homoj kiuj laboras kaj festas. La vilaĝoj nin ĉarmis pro siaj lignodomoj kaj preĝejoj, pintaj sonorilturoj, pompaj aù modestaj skulptitaj portaloj. Dimanĉe la junulinoj surmetis siajn broditajn blankajn bluzojn kaj flordesegnajn jupojn por partopreni la diservojn kaj promeni surstrate sub la observa rigardo de la pliaĝuloj ; tiam mankis rimedoj por veturi aliloken.

Pena laboro sur la kampoj de mateno ĝis vespero, vivo sen komforto kiam oni devas eltiri akvon el la puto kaj lavi vestaĵojn en la rivero. Vivo simpla markita rite kaj mite, plena je digneco de tiuj multjarmilaj gestoj kiuj produktas la necesajn nutraĵon, vestojn kaj ŝirmon. Tamen kia futuro por la junuloj en tiu fermita mondo ? 

La vilaĝanoj kultivas la virton de gastamo kaj ni preskaù ĉiutage spertis tiun miraklan akceptadon. Ĉu per bovlo da lakto por la infanoj, ĉu per legomsupo aù per manĝo el « mamaliga » kun malavara akompano de « tsuica », ĉi tie gaston oni ĉiam satigas. Por la vespera halto aù por kelke da tempo neniam ĝardeno aù herbejo estis rifuzata por nia tendo.  Invito al geedziĝfesto, partopreno al funebra ceremonio, spekto de festaj dancoj, memoraĵoj de la komunista periodo … ni iom post iom kundividis la plezurojn kaj penojn, sed ankaù la necertecon de la tempo venonta (1).

Kaj kio nun ekde nia lasta restado antaù dek jaroj ?

Reveno al Maramures

Per Facebook (!) ni anoncis nian alvenon al Vasile kaj Maria en la vilaĝo Sarbi (25 km de la urbeto Sighetu Marmatei). Laùlonge de la vojo -nun asfaltita-, ni provas vane rememori la antaùajn pejzaĝojn kaj iom « ŝokiĝas ». Kie do estas ni ? Tute ne en la franca Luarvalo kie ni loĝas, fame konata pro siaj kasteloj ! Tamen ankaù ĉi tie abundas la « kasteloj » ! Ŝajnas ke la vilaĝanoj laborantaj eksterlande konkurencas inter si por konstrui kiel eble plej grandan domon, multe pli granda ol necese. La antaùa arkitektura harmonio malaperis. Ĉu freneza vento blovas tiuregione, forgesigante saĝecon ?

Feliĉe, daŭre oni vidas kelkajn novajn lignajn portalojn. Ili foje prezentas komplikajn  desegnojn kiuj ne ĉiam  kongruas kun la simpleco de la mesaĝoj entenitaj en la pasinteco. Tio estas normala fenomeno, la tradicioj iel ŝanĝiĝas, nenio en la vivo estas tute rigida ; formoj, simboloj aktualiĝas laŭ epoke. El la portalo eliĝas io ne facile vortigebla kiu grandigas la animon kaj samtempe kvietigas ĝin.  Sento de nobleco  transiras el ĝia estetika beleco kaj transdonas senton de harmonio. Fronte al la portalo  oni sentas sin pli en kontakto kun la naturo, arbaro, la universo kaj samtempe en amikema sento kun la homoj kaj Dio.

Tiel mi sentas, ke tiu popolo terkulturista kiu produktis tiun lignan artaĵon meritas mian   tutan kaj profundan respekton ĉar pere de ilia artaĵo ili pli beligas la vivon memorigante al ni la necesan  ligilon inter pasinteco kaj nuno. Tiuj kamparanoj el Maramureŝo  plie montras fiere kaj pace sian kristanan devenon.

La nuna vilaĝo estas miksaĵo de malsamaj arkitekturaj stiloj. Progreso, plibonigo de vivkondiĉoj ĉiam havas du flankojn. Ne ĉiam facilas trovi la ĝustan mezan vojon.

Ĉiama gastemo

Je nia alveno en Sarbi, nur Vasile kaj la avino ĉeestas endome. Emociaj momentoj, brakumo, plorado, kukoj kaj tsuica ! “Restu kun ni kiom longe vi deziras”. La vortoj estas samaj kiel antaùe. En nia ĉambro malaperis la koloraj murtapiŝoj hejme teksitaj, anstataùigitaj per modernaj mebloj. Oni ĝuas je pli da komforto pere de fluanta akvo, banĉambro kaj lavmaŝino. Mi rimarkas ke la avino uzas sian poŝtelefonon pli lerte ol mi !

Maria, la edzino de Vasile,  kaj Ioana, ilia filino, forestis dum 7 jaroj por labori en itala hotelo. Tiam ili povis reveni hejmen nur 2 semajnojn jare. Vasile restis en la vilaĝo por zorgi pri sia maljuna patrino.  La du virinoj revenis kun sufiĉe da mono por aĉeti apartamenton en Sighet kaj ekkonstrui domon por Ioana en la vilaĝo. Vasile kiu zorgas pri sia 4 hektara tereno kaj sia unika bovino, neniam povintus oferti tion al sia filino.

Nature homoj ĉiam kaj ĉie provas plibonigi sian vivkondiĉojn. Tamen sukceso ekonomia ne ĉiam akordiĝas kun stabileco de la familioj. Paroj portempe disigitaj, gefiloj grandiĝante for de siaj gepatroj : kiom da Rumanoj sekvas tiun vojon ? Neniu scias precizan nombron. Profesoro pri geografio kiu prezentis sian doktoriĝan tezon pri elmigrado, klarigis al ni ke publikado de veraj ciferoj ne estus eltenebla ĉar vidiĝus tro da eraroj de la politikistoj. Ni enketis ĉe etnologo, ĉe agrikulturaj servoj, ĉe kamparanoj : ekzistas nek plurjara plano pri disvolviĝo de agrikulturo, nek trejnado de junuloj por ke ili lernu pri agrikulturo, pri investado. La situacio ŝajnas al ni iom malesperiga.

En Sarbi, la semajno rapide pasas. Ni vizitas la najbarajn familiojn kiuj nepre petas novaĵojn pri niaj gefiloj ; ŝajnas ke nia pasinta aventuro kun azenoj restas en ĉiuj memoroj ! Nia libro pri Rumanio pasas de mano al mano ; ĉiuj komentas la fotojn : « Oh, ĉi tie estas Petru ; li estas en Irlando… ĉi tie Maria ; ŝi mortis… Rigardu Ileana tiom juna ; ŝi nun havas du gefilojn… » Ni ŝatas paŝi ĝis la malnova ligna preĝejo, iri laùlonge de la rivero, sidi sur la domoteraso fronte al la monto, en trankvila etoso.

Pri ŝoforado kaj alia

Ni luis aùtomobilon kaj  notis ke la lokaj ŝoforoj facile karesas la akcelilon pli  ol permesite kaj facile nervoziĝas senkiale. Ni ne tuj  donos al ili la oran medalon por ilia veturmaniero ! 

Ni pasigis kelkajn tagojn en Bukovino ĉar ni volis reviziti la monaĥejon de Voronet.   Ni pasigis tutan posttagmezon observante la mirindajn  ikonojn por kompreni la instruon kaj estis vere kortuŝitaj de tiu sankta loko. Mi tiel aprezis ĝin ke mi decidis reveni trian fojon  antaù ol forlasi la regionon. Tiam, dum mi preĝis, subite elekstere  aŭdiĝis bruego ; temis pri reveno de tiuj kvarradaj motorcikloj,  kiun oni povas lui por promeni en la ĉirkaùaĵo. Ĉie ajn en la mondo oni nun proponas tiajn amuzilojn por altiri turistojn.  Iom ŝokis min ke tuj apud tiu belega artaĵo kiu postulas pacon kaj silenton, oni permesas tian bruan okupon.

Dankon al Esperanto

Estis vere tre agrable renkontiĝi kun kelkaj esperantistoj. Ni restadis tri tagojn apud Baia Mare ĉe Emil Crancaŭ kiun ni konas ekde nia una restado en 1999, poste du tagojn en Gherla kun Mariana Berariu. ŝi  renkontigis nin kun Adrian kiu gvidid min en bonega esperanto  al apuda monaĥejo. Fine ni pasigis kelkajn horojn kun Ionel Bodale en Suceava. En familieca etoso oni regalis nin ĉie per bonegaj  manĝoj.

Estas vere agrable tiel interŝanĝi kun esperantistoj kiuj flue parolas la lingvon. Pro tio mi deziras kuraĝigi ĉiujn al plena studado. Mi proponas al esperantistoj ke ili oficiale trapasu la KER  ekzamenojn. Trapasi ekzamenon estas bona instigilo  por atingi novan ŝtupon en regado de la lingvo.  Mi persone antaŭ kelkaj jaroj trapasis la C1 nivelon kaj mi daŭre lernas plezure memstare. 

Por pli altigi sian lingvonivelon, oni povas aùskulti la radion en esperanto. Mi persone regule aŭskultas Radio Vatikana  kaj Pola retradion. La ĵurnalistoj belege elbuŝigas esperanton. Radio Vatikano taùgas por tiuj kiuj deziras scii pli pri la instruo de  Kristo kaj la vivo de la kristanaro de la tuta mondo kaj ankaŭ multaj tre interesaj informoj. Per Pola retradio oni lernas multe pri Pollando, esperanto kaj la movado. Ekzemple mi ne havis la ŝancon partopreni la lastan Universalan Kongreson en  Finlando sed pere de la radio mi sciis multe pri la kongreso pere de raportaĵoj kaj intervjuoj.

Mi vere fieras aparteni al tiu esperantistaro. Esperanto pli riĉigas mian vivon, pli feliĉigas min pro la kontaktoj kiujn mi havas pere de ĝi.  Kaj ĉi jare en Rumanio la lingvo denove ludis sian rolon : proksimigi homojn el malsamaj kulturoj. Ni esperas ke ni povos baldaù reveni en Rumanion.

(1)   Tiun sperton ni konigis al la franca publiko pere de aùdvidaj prelegoj en kulturaj centroj kaj lernejoj kaj pere de libro : Roumanie vagabonde (en la franca).  Niaj libroj « Ok jaroj ĉirkaù la mondo » –  « Roumanie vagabonde » – « Compostelle en famille » troveblas ĉe UEA aŭ ĉe ni.

Maryvonne kaj Bruno Robineau – Francio

www.voyage-tourdumonde.com

Jara E-renkontiĝo en Rumanio

Inter 4-6 oktobro 2019 la Esperanto-Asocio de Rumanio okazigis en la Okcidenta Universitato de Timişoara jaran renkontiĝon, kun Seminario pri Aktivula Maturigo (AMO 59), kun la temo: Instruado, iam kaj nun.

La unuan tagon ni analizis, kadre de FLAMO 7*,  la landan E-agadon, ni bilancis la faritajn agaderojn kaj evidentigis la perspektivon.

Vespere ni ĝuis filharmonian koncerton en la Koncertejo de Timişoara, en kies orkestro membras nia kolego Adrian Cocora, aldisto.

La duan tagon okazis la prelegoj: kadre de AMO-seminario Stefan MacGill prezentis la Verbon en Esperanto kaj Popa Florica prelegis pri Andreo Ĉeh. Sekvis pelegoj pri Esperanto: kulturo, historio, aktualaj eventoj: Mallonga historio de UEA (d-ino Mariana Pitar), Antoni Grabowski, patro de la Esperanta poezio (Aurora Bute), La interlingvistiko kaj interkultura edukado en la kunteksto de la evoluo de novaj komunikteknologioj (Mihai Trifoi), Rimarkoj pri la faktitivo en la rumana kaj en Esperanto (d-ino Mariana Pitar), Gravaj momentoj el la historio de la Esperanto-agado (kvizo, Aurora Bute), ni lernis la himnon de Esperanto kaj Adrian Cocora, kantis per aldo la Baladon de Ciprian Porumbescu kaj aliajn du muzikaĵojn.

Vespere ni spektis fajro-festivalon en urba placo.

Dimanĉo estis la tago de Esperanto per ekzercoj kaj arto, t.e. Gramatikaĵoj (Aurora Bute) kaj Konversacia rondo (Aurora Bute), dum kiu ni diskutis grupe pri tri inter la plej gravaj probemoj de la mondo: Detruo de la naturo, Migrado, Ŝanĝo de la klimato.

La artan programon preparis la junuloj, kiuj invitis eĉ infanetojn, kiuj bele kantis en Esperanto. Ni spektis teatraĵon, kantojn kaj deklamojn de poezioj en Esperanto.

Dum la renkontiĝo ni lanĉis la Ŝlosilon** de Esperanto en la rumana, ĵus eldonita de EAR en Timişoara, taŭga varbilo por neesperantistoj. La lasta eldono de la rumana ŝlosilo aperis en 1921, tradukita kaj eldonita de Heinrich Fischer-Galaţi. Ni aldonis enkondukon, reviziis la gramatikon kaj forigis la arkaikismojn el la vortaro. Ne mankas, kiel en la fruaj eldonoj, la rakonteto  Kiel mi fariĝis esperantisto de Heinrich Fischer-Galaţi.

Aperis raportoj pri la evento en la revuo Esperanto, en IPR (Internacia Pedagogia Revuo) , La Ondo de Esperanto (novembre).

Maryvonne kaj Bruno Robineau – du francoj ravitaj pri Maramureŝ

Maryvonne kaj Bruno Robineau – du francoj ravitaj pri Maramureŝ

       Antaŭ dudek jaroj, Maryvonne kaj Bruno Robineau – du francoj el la okcidento de Heksagono, parolantoj de esperanto lingvo, venis por la unua fojo al Maramureŝ – regiono en la nordo de Rumanio. Serĉante iun alian mondon,  arkaikan, netuŝita de modernismo, la geparo kunfandiĝis kun la historiaj lokoj de nia distrikto. En la sekvaj jaroj ili verkis libron pri ilia tuta sperto, pri la vojaĝo al la sentempaj lokoj de Maramureŝ-vilaĝoj. Plie, Bruno iĝis vera ambasadoro, diskonigante al la francoj, kadre de pluraj konferencoj, la antikvan belecon de la regiono.

Ok jaroj ĉirkaŭ la mondo

       Maryvonne kaj Bruno alvenis por la unua fojo al Maramureŝ en la jaro 1998 sed la deziro malkovri arkaikajn kulturojn venis el ilia vojaĝo ĉirkaŭ la mondo. La itinero komenciĝis en Irlando, poste sekvis Israelo, Hungario, Bulgario, Barato, Ĉinio, Japanio, Korejo, Malaezio, Australio, NordKaledonio, NovZeelando, Polinezio, Kvatemalo kaj Bolivio. La tuta vojaĝo daŭris ok jarojn kaj la unua ilia celo estis plenumita – la geparo adoptis du infanojn: unu el Bolivio kaj la alia el Vietnamio. “Antaŭ ol veni al Rumanio, ni vojaĝis tra la mondo. Kie ajn ni haltis, ni vivis en familioj, ni laboris en la vilaĝaj komunumoj, dividis kun ili nian vivon” – memoris Maryvonne. La plej grava ilia avantaĝo estis ke ambaŭ flue parolis  esperanton. “Ni laboris ses horojn tage, tiel ni povis pagi la gastiĝon kaj manĝon. Plie, la homoj konsideris nin membrojn de iliaj familioj, eĉ partoprenante en la geedziĝfestoj aŭ entombigoj. Dum la tuta vojaĝo ni trovis multajn homojn, kiuj parolis esperanton.” – diris Bruno. La libro “Ok jaroj ĉirkaŭ la mondo” verkita de la geedzoj Robineau estis tradukita el la franca lingvo en esperanton, polan kaj ĉehan lingvoj.

La vilaĝo, kiu impresis nin plej multe estis Sarbi

       Estante en la daŭra serĉo de arkaikaj lokoj, Maryvonne kaj Bruno haltis en Rumanio, kie malkovris ke la historia Maramureŝ estas la ideala regiono, kiu respondas al iliaj celoj. “Kiam ni venis por la unua fojo, ni restis ĉi tie kvar monatojn kaj ni venigis ankaŭ niajn gefilojn. Tiam ni iris en la vilaĝojn por malkovri la tiean vivon. La unua impreso estis la ĝojigo. Ni estis tute ravitaj pri ĉio, kion ni renkontis. Ege plaĉis al ni la vilaĝan vivon. Bruno devenas el familio de kamparanoj, li mem estante kamparano kaj en Maramureŝ ni malkovris tre fortan kolektivan vivon. Ni admiris la arkitekturon, ni vidis la tradiciojn, interesiĝis pri la religia vivo, ni pritraktis temojn kiel  “la morto”, “ la funebraj ritoj”. Impresis nin ankaŭ la festoj, precipe la Kristnaskfestoj” – klarigis Maryvonne.

       Dum ilia vojaĝo tra historia regiono de la distrikto, la du francoj vizitis vilaĝojn, kiuj situas sur Iza kaj Mara valoj. “La vilaĝo, kiu impresis nin plej multe estis Sarbi. Ni enamiĝis al ĉi tiu vilaĝo ĉar tie ni trovis homojn bonvenigajn kun varmaj koroj. Kompreneble ni tre ŝatis ankaŭ la vilaĝon Calineŝti”, aldonis Maryvonne.

Libro kaj konferencoj pri la sperto en Maramureŝ

       El la vidpunkto de kamparano, ekde kiam li paŝis por la unua fojo eu tiu historia regiono, Bruno estis ravita de la vilaĝoj de Maramureŝ. “Tio kio gravas estas ke ĉi tie, en Maramureŝ estas ankoraŭ vera terkultura civilizacio, kiu permesas al la familioj havi aŭtonomecon sen serĉi laboron aliloke. Mi estis kamparano ĝis kiam mi aĝis 32 jarojn kaj mi asertas ke ĉi tie ni spertas impresan formon de aŭtonomeco rilate al la manĝaĵoj kaj vestaĵoj, ankaŭ al la loĝejoj. Estas perfekta ekzemplo pri tio ke, en Eŭropa Unio estas lokoj, kiuj permesas al la homoj resti feliĉaj sendepende  de la modernaj iloj. Estas io, kio en Francio tute malaperis! Kaj tiam, kiam ni povas manĝi de sur nia grundo, estas la unua rimedo de aŭtonomeco kaj ankaŭ de feliĉo. Por mi tio estas vera kulturo” –  diras Bruno.

       La geedzoj Robineau verkis libron titolita  “La vaganta Rumanio”. La spertojn ili dividis kun  francoj en pluraj konferencoj, kiujn Bruno organizis. “En Francio, Rumanio ne havis bonan imagon. La partoprenantoj estis surprizitaj malkovri ke, en Rumanio estas normalaj homoj, kiuj havas normalan vivon. Estis vera ĝojo paroli pri tio, kion ni trovis ĉi tie. Plie, ni ricevis gratulojn de iuj rumanoj, kiuj aprezis la manieron de nia prezentado pri Maramureŝ regionon, pri la kamparana vivo kaj komunista periodo. Mi provis klarigi ke la kamparanoj, kiujn la rumanoj konsideras arkaikajn, estas fakte tiuj, kiuj konservas la historion”, asertas Bruno.

Impresoj post dek jaroj

       Post dek jaroj de la unua vizito, Maryvonne kaj Bruno revenis. Ili konfesas ke, en 2008 trovis la Maramureŝ vilaĝon en trista etoso, fakto generita de la foriro de homoj eksterlanden por trovi laboron. “Kiam ni revenis, ni konstatis ke multaj vilaĝanoj estis foririntaj por labori. Venis en mian memoron la imagon de iu kamparano, kiu venis al ni plorante kaj kiu diris al ni ke liaj edzino kaj filino foriris al Italio por labori en hotelo. Mi tre kompatis lin! Sed la situacio estis pli grava – la infanoj restis hejmen prizorgataj de iliaj geavoj; la virinoj laborante solaj la grundon ĉar iliaj edzoj estis for. Estis vere trista imago! Ili havas monon, belajn domojn, saĝajn poŝtelefonojn, komforto, tamen ili estas tristaj!” – rememoras Maryvonne.

       Pasintajn tagojn, la geedzoj Robineau revenis al Maramureŝ por la tria fojo. Ili estis malpaciencaj revidi la evoluon de la regiono, kiu al ili estas tre kara, renkontiĝi kun homoj ligitaj al ili. Ilia itinero inkluzivis, kompreneble, la vilaĝojn Sarbi kaj Calineŝti. La konkludoj kaj observadoj estos la fonto de la dua libro pri Rumanio kaj por la konferencoj, kiujn Bruno organizos en Francio komence de la venonta jaro.

       Dum la vojaĝo tra Maramureŝ regiono, sinjoro Emil Crancau – instruisto kaj parolanto de E-lingvo, helpis ilin tre multe. Emil Crancau estas membro de EAR (Asocio Esperanto de Rumanio) – asocio, kiu organizas en ĉiu jaro diversajn aranĝojn, kie oni prezentas prelegojn pri diversaj temoj (historio, kulturo ktp.) kaj kie oni organizas ankaŭ esperanto kursojn bazan. Emil Crancau gvidis Maryvonne kaj Bruno dum ilia dusemajna restado en nia regiono. Poste, la geedzoj Robineau vizitos Bukovinon regionon, la monaĥejojn kaj poste ili revenos hejmen, en Francio, proksime de Nantes.

Tradukis el la rumana en esperanton,

Mariana Berariu

Artikolo prenita el la ĵurnalo “Graiul”, la 29-a de julio 2019

Raport de activitate / Agadraporto

Agadraporto  de EAR pri la periodo septembro-decembro 2018

Septembro 2018: Tutlanda E-Kongreso

Inter 14-16 septembro 2018 okazis en la urbo Gherla Tutlanda E-kongreso de EAR. La programo estis densa kaj varia: po duontago por kongreso, kurso, simpozio kaj ekskurso.

Partoprenis 30 esperantistoj el Baia Mare, Bixad, Bukureŝto, Cluj, Oradea, Satu Mare, Suceava, Timişoara, sed ankaŭ eksterlandanoj el Ĉehio, Italio kaj Hungario, inter ili Stefan MacGill, la vicprezidanto de UEA.

1. Dum la malfermo, salutis la kongreson i.a. Stefan MacGill flanke de UEA kaj Oldřich Fischer en la nomo de la Ĉeha Esperanto-Asocio.

Ĉeestis la direktoro de la Liceo Ana Ipătescu el Gherla, prof. Ioan Radu Ielcean, kiu, kune kun la prezidanto, kunsubskribis kunlabordokumenton inter la Liceo kaj EAR

2. La Kongreso

Aurora Bute prezentis la agadraporton de la asocio por la oficperiodo 2015-2018, Petronela Birta prezentis la financan raporton. La Kongreso elektis novan estraron:

  • Bute Aurora – prezidanto,
  • Crâncău Emil – vicprezidanto,
  • Pitar Mariana – vicprezidanto,
  • Bodale Ionel – vicprezidanto,
  • Birta Petronela – estrarano pri financoj.

Sekvis aro da  proponoj por la sekvonta oficperiodo 2018-2021, kiun la estraro konsideros kaj strebos plenumi ilin

3. La kurson faris d-ino Mariana Pitar kaj Aurora Bute, ambaŭ pri tiklaj gramatikaĵoj.

4. Dum la ekskurso ni vizitis kanejon kaj tradician domon prizorgita de nederlandano, kiu,  amiĝinte je loka tradicio, aĉetis kaj prizorgas kelkajn malnovajn domojn.

5. La simpozion ni titoligis Kleriga duontago, por instigi la partoprenintojn prezenti diversajn temojn. Stefan MacGill prezentis al ni la AMO-seminarion, kiu li, nome de UEA, jam okazigis en ĉiuj kontinentoj.  Nia simpozio estis fakte AMO-seminario, la unua okazinta en Rumanio, la 51-a flanke de UEA.

Jen la prelegintoj:

1.           Stefan MacGill (Hungario) – AMO, la projekto  ‘spronteamoj’, la nova kotizsistemo

2.            Stier Gabriela (Satu Mare) – Poŝtkruciĝo,

3.            Mariana Berariu (Gherla) – Interesaj faktoj pri Rumanio,

4.            Cătălin Văduva (Bucureşti) – Interreta E-kurso rumanlingve kaj la retpaĝaro de la asocio,

5.            Aurora Bute (Timişoara) – E-kongresoj – fenestroj al la mondo,

6.            Ionel Bodale (Suceava) – Kion mi povas fari por Esperanto  en Rumanio,                     

7.            Oldřich FISCHER (Ĉehio) – Libeloj,

8.            Adriana Dolca (Timişoara) –   La reĝo Karolo la Unua,

9.            Mihaela Dolca (Timişoara) – La muta malapero de la insektoj,

10.          Mihai Trifoi (Bixad) – Pri la rumana popola kulturo,

11.          Birta Alexandru (Satu Mare) – Kelkaj novaĵoj pri la transplantado de homaj organoj,

12.          Doina Popa (Timişoara) – Fado, la portugala trezoro.

Duontago ne sufiĉis por la simpozio, sekve ni invitis Oldřich FISCHER prelegi vespere, kiel honora gasto. Kiel vera fakulo, Olda prezentis science tre interesan materialon kun belaj, buntaj bildoj pri libeloj. La sekvan vesperon, Doina Popa parolis kaj montris al ni filmojn pri Fado, la tradicia kanto en Portugalio, kiun ni kune spertis en Lisbono. Ni aŭskultis la historion de la muziko kaj belajn, multajn muzikaĵojn.

Vespere, post la programo, kelkaj kongresanoj spontane ekdancis, ni trovis muzikon en la reto, la unuan vesperon muziko en Esperanto, la duan, ni aŭskultis Fado-n kaj aliajn famajn muzikaĵojn.

La junuloj prezentis amuzan  teatraĵon (Adriana kaj Mihaela Dolca, Petronela Birta, Adrian Mărginean kaj Cătălin Văduva) kaj fine de la aranĝo estis monologo, kiun talente prezentis Petronela Birta.

Estis bela, harmonia sinteno. Ni ĝois, ke ni kuniĝis, kunestis kelkajn tagojn, parolis la lingvon, spertis amikan etoson, unuvorte: esperantumis.

La lokaj organizantoj Mariana Berariu kaj Adrian Măginean, kiel kutime, modele organizis la tuton: loĝado, manĝoj, kongresejo, kafopaŭzoj k.a. kaj la firmao de Adrian monsubtenis la ekskurson.

Koran dankon al la organizantoj, koran dankon al la partoprenintoj!

Septembro 2018: Tago de Eŭropaj Lingvoj

La 26-an de septembro oni festas la Tagon de Eŭropaj Lingvoj. En la urbo Dej, proksime de Gherla, en la Kolegio „Andrei Mureşanu”, okazis aranĝo dediĉita al la Tago de Eŭropaj Lingvoj. Partoprenis gelernantoj el kelkaj lernejoj el la regiono, inter kiuj ankaŭ lernantino, kiu studas en la Liceo „Ana Ipatescu” el Gherla. Oni deklamis kaj kantadis en deknaŭ lingvoj. Utiu Valentina deklamis la poemon „Sur la sama eta strato” de Mihai Eminescu, tradukita en Esperanton de Constantin Dominte. La organizantoj disdonis diplomojn al ĉiuj, kiuj kontrubuis al tiu grava evento.

Aldone vi povas spekti prian filmeton:

https://1drv.ms/v/s!AjyBQubdajfHhOhjYICFaYOq6aNt9w

Aperis artikolo en reta ĵurnalo pri la evento: https://www.gherlainfo.ro/tineri-din-gherla-la-ziua-europeana-a-limbilor-de-la-dej/

Oktobro 2018: Prelego pri Esperanto dum internacia simpozio

 Kadrede la XII-a Internacia Simpozio Gândind asemenea, vorbim diferit (Simile pensante, ni parolas malsame), kiu okazis 13-an de oktobro 2018 en la Nacia Pedagogia Kolegio Carmen Silva, Timişoara, d-ino  Mariana Pitar prelegis pri la lingvo Esperanto.

Decembro 2018:  lanĉo de la Aktoj de la Scienca Internacia Kolokvo

La Aktoj de la Internacia Scienca Kolokvo okazinta en Timişoara en 2016 estas lanĉita la 12-an de decembro, en la Okcidenta Universitato de Timişoara.

Partoprenis universitatanoj,  gestudentoj studantaj Esperanton kaj esperantistoj de Timişoara (pli ol 30 personoj).

D-ino  Mariana Pitar prezentis la libron kaj la cirkonstancoj de ĝia apero, Aurora Bute parolis pri Esperanto kaj ĝia historio kadre de la Zamenhofa Tago.

Bela surprizo estis studento,  kiu parolis pri la historio de Esperanto-agado en la urboj Arad, Cluj kaj Timişoara kaj studentino, kiu  interesiĝis pri Kristnaskaj kantoj por prezenti ilin en la lingvo Esperanto dum  koncerto en la Universitato.

Muzaiko

Ĉu vi jam aŭdis pri Muzaiko? Ĝi estas senĉesa interreta elsendo en Esperanto disponebla ĉi tie: Muzaiko

La ĉi-tiea parolata esperanto estas tre bona, oni vere povas sperti kia flue parolata esperanto estas. Multaj intervjuoj, originala esperanto muziko kaj interesaj programoj. Bedaŭrinde estas kelkaj problemoj kun la elsendo en iuj landoj kaŭze de „Radionomy” kiu interrete elsendas la radion sed eĉ se la elsendfluo ne bone funkcias oni povas aŭskulti la ĉiutagajn podkastojn (sonregistraĵojn) ĉi tie: Podkasto

Oni povas sperti ĝin ankaŭ per poŝtelefonoj, nur serĉu kaj instalu la apon: Esperanto-radio Muzaiko (vidu sube)

Screenshot_20180705-172234

Nu, aŭskultu, ĉu vi pensas ke vi iam ajn povos paroli Esperanto tiom bone?