Aktoj de la Scienca Internacia Kolokvo : Esperanto-ponto inter lingvoj kaj kulturoj

Lanĉo de la Aktoj de la Scienca Internacia Kolokvo : Esperanto-ponto inter
lingvoj kaj kulturoj

La Aktoj de la Internacia Scienca Kolokvo okazinta en Timişoara en
2016, eldonitai ĉe Editura Universităţii de Vest estis lanĉita la 12-an de
decembro, 2018, en la Okcidenta Universitato de Timişoara.
Partoprenis universitatanoj, gestudentoj studantaj Esperanton kaj
esperantistoj de Timişoara (pli ol 30 personoj).
D-ino Mariana Pitar prezentis la libron kaj la cirkonstancoj de ĝia apero,
Aurora Bute parolis pri Esperanto kaj ĝia historio kadre de la Zamenhofa Tago.
Bela surprizo estis studento, kiu parolis pri la historio de Esperanto-agado en
la urboj Arad, Cluj kaj Timişoara kaj studentino, kiu interesiĝis pri Kristnaskaj
kantoj por prezenti ilin en la lingvo Esperanto dum koncerto en la
Universitato.