Kia ĝojo reveni en Rumanion por la kvina fojo. Unuan fojon ni venis tien en la jaro1999 (antaù 20 jaroj !). Tiam dum kvar monatoj ni piediris tra la valoj de Maramures kun niaj du gefiloj tiam sep kaj kvarjaraĝaj. Vera kaj Doina, du dolĉaj azeninoj, akompanis nin por porti la infanojn kaj la pakajôn. Kia aventuro ! Ni marŝis al la vilaĝoj tra arbaroj kaj paŝtejoj, tra montoj kaj valoj, renkonte al la homoj kiuj laboras kaj festas. La vilaĝoj nin ĉarmis pro siaj lignodomoj kaj preĝejoj, pintaj sonorilturoj, pompaj aù modestaj skulptitaj portaloj. Dimanĉe la junulinoj surmetis siajn broditajn blankajn bluzojn kaj flordesegnajn jupojn por partopreni la diservojn kaj promeni surstrate sub la observa rigardo de la pliaĝuloj ; tiam mankis rimedoj por veturi aliloken.
Pena laboro sur la kampoj de mateno ĝis vespero, vivo sen komforto kiam oni devas eltiri akvon el la puto kaj lavi vestaĵojn en la rivero. Vivo simpla markita rite kaj mite, plena je digneco de tiuj multjarmilaj gestoj kiuj produktas la necesajn nutraĵon, vestojn kaj ŝirmon. Tamen kia futuro por la junuloj en tiu fermita mondo ?
La vilaĝanoj kultivas la virton de gastamo kaj ni preskaù ĉiutage spertis tiun miraklan akceptadon. Ĉu per bovlo da lakto por la infanoj, ĉu per legomsupo aù per manĝo el « mamaliga » kun malavara akompano de « tsuica », ĉi tie gaston oni ĉiam satigas. Por la vespera halto aù por kelke da tempo neniam ĝardeno aù herbejo estis rifuzata por nia tendo. Invito al geedziĝfesto, partopreno al funebra ceremonio, spekto de festaj dancoj, memoraĵoj de la komunista periodo … ni iom post iom kundividis la plezurojn kaj penojn, sed ankaù la necertecon de la tempo venonta (1).
Kaj kio nun ekde nia lasta restado antaù dek jaroj ?
Reveno al Maramures
Per Facebook (!) ni anoncis nian alvenon al Vasile kaj Maria en la vilaĝo Sarbi (25 km de la urbeto Sighetu Marmatei). Laùlonge de la vojo -nun asfaltita-, ni provas vane rememori la antaùajn pejzaĝojn kaj iom « ŝokiĝas ». Kie do estas ni ? Tute ne en la franca Luarvalo kie ni loĝas, fame konata pro siaj kasteloj ! Tamen ankaù ĉi tie abundas la « kasteloj » ! Ŝajnas ke la vilaĝanoj laborantaj eksterlande konkurencas inter si por konstrui kiel eble plej grandan domon, multe pli granda ol necese. La antaùa arkitektura harmonio malaperis. Ĉu freneza vento blovas tiuregione, forgesigante saĝecon ?
Feliĉe, daŭre oni vidas kelkajn novajn lignajn portalojn. Ili foje prezentas komplikajn desegnojn kiuj ne ĉiam kongruas kun la simpleco de la mesaĝoj entenitaj en la pasinteco. Tio estas normala fenomeno, la tradicioj iel ŝanĝiĝas, nenio en la vivo estas tute rigida ; formoj, simboloj aktualiĝas laŭ epoke. El la portalo eliĝas io ne facile vortigebla kiu grandigas la animon kaj samtempe kvietigas ĝin. Sento de nobleco transiras el ĝia estetika beleco kaj transdonas senton de harmonio. Fronte al la portalo oni sentas sin pli en kontakto kun la naturo, arbaro, la universo kaj samtempe en amikema sento kun la homoj kaj Dio.
Tiel mi sentas, ke tiu popolo terkulturista kiu produktis tiun lignan artaĵon meritas mian tutan kaj profundan respekton ĉar pere de ilia artaĵo ili pli beligas la vivon memorigante al ni la necesan ligilon inter pasinteco kaj nuno. Tiuj kamparanoj el Maramureŝo plie montras fiere kaj pace sian kristanan devenon.
La nuna vilaĝo estas miksaĵo de malsamaj arkitekturaj stiloj. Progreso, plibonigo de vivkondiĉoj ĉiam havas du flankojn. Ne ĉiam facilas trovi la ĝustan mezan vojon.
Ĉiama gastemo
Je nia alveno en Sarbi, nur Vasile kaj la avino ĉeestas endome. Emociaj momentoj, brakumo, plorado, kukoj kaj tsuica ! “Restu kun ni kiom longe vi deziras”. La vortoj estas samaj kiel antaùe. En nia ĉambro malaperis la koloraj murtapiŝoj hejme teksitaj, anstataùigitaj per modernaj mebloj. Oni ĝuas je pli da komforto pere de fluanta akvo, banĉambro kaj lavmaŝino. Mi rimarkas ke la avino uzas sian poŝtelefonon pli lerte ol mi !
Maria, la edzino de Vasile, kaj Ioana, ilia filino, forestis dum 7 jaroj por labori en itala hotelo. Tiam ili povis reveni hejmen nur 2 semajnojn jare. Vasile restis en la vilaĝo por zorgi pri sia maljuna patrino. La du virinoj revenis kun sufiĉe da mono por aĉeti apartamenton en Sighet kaj ekkonstrui domon por Ioana en la vilaĝo. Vasile kiu zorgas pri sia 4 hektara tereno kaj sia unika bovino, neniam povintus oferti tion al sia filino.
Nature homoj ĉiam kaj ĉie provas plibonigi sian vivkondiĉojn. Tamen sukceso ekonomia ne ĉiam akordiĝas kun stabileco de la familioj. Paroj portempe disigitaj, gefiloj grandiĝante for de siaj gepatroj : kiom da Rumanoj sekvas tiun vojon ? Neniu scias precizan nombron. Profesoro pri geografio kiu prezentis sian doktoriĝan tezon pri elmigrado, klarigis al ni ke publikado de veraj ciferoj ne estus eltenebla ĉar vidiĝus tro da eraroj de la politikistoj. Ni enketis ĉe etnologo, ĉe agrikulturaj servoj, ĉe kamparanoj : ekzistas nek plurjara plano pri disvolviĝo de agrikulturo, nek trejnado de junuloj por ke ili lernu pri agrikulturo, pri investado. La situacio ŝajnas al ni iom malesperiga.
En Sarbi, la semajno rapide pasas. Ni vizitas la najbarajn familiojn kiuj nepre petas novaĵojn pri niaj gefiloj ; ŝajnas ke nia pasinta aventuro kun azenoj restas en ĉiuj memoroj ! Nia libro pri Rumanio pasas de mano al mano ; ĉiuj komentas la fotojn : « Oh, ĉi tie estas Petru ; li estas en Irlando… ĉi tie Maria ; ŝi mortis… Rigardu Ileana tiom juna ; ŝi nun havas du gefilojn… » Ni ŝatas paŝi ĝis la malnova ligna preĝejo, iri laùlonge de la rivero, sidi sur la domoteraso fronte al la monto, en trankvila etoso.
Pri ŝoforado kaj alia
Ni luis aùtomobilon kaj notis ke la lokaj ŝoforoj facile karesas la akcelilon pli ol permesite kaj facile nervoziĝas senkiale. Ni ne tuj donos al ili la oran medalon por ilia veturmaniero !
Ni pasigis kelkajn tagojn en Bukovino ĉar ni volis reviziti la monaĥejon de Voronet. Ni pasigis tutan posttagmezon observante la mirindajn ikonojn por kompreni la instruon kaj estis vere kortuŝitaj de tiu sankta loko. Mi tiel aprezis ĝin ke mi decidis reveni trian fojon antaù ol forlasi la regionon. Tiam, dum mi preĝis, subite elekstere aŭdiĝis bruego ; temis pri reveno de tiuj kvarradaj motorcikloj, kiun oni povas lui por promeni en la ĉirkaùaĵo. Ĉie ajn en la mondo oni nun proponas tiajn amuzilojn por altiri turistojn. Iom ŝokis min ke tuj apud tiu belega artaĵo kiu postulas pacon kaj silenton, oni permesas tian bruan okupon.
Dankon al Esperanto
Estis vere tre agrable renkontiĝi kun kelkaj esperantistoj. Ni restadis tri tagojn apud Baia Mare ĉe Emil Crancaŭ kiun ni konas ekde nia una restado en 1999, poste du tagojn en Gherla kun Mariana Berariu. ŝi renkontigis nin kun Adrian kiu gvidid min en bonega esperanto al apuda monaĥejo. Fine ni pasigis kelkajn horojn kun Ionel Bodale en Suceava. En familieca etoso oni regalis nin ĉie per bonegaj manĝoj.
Estas vere agrable tiel interŝanĝi kun esperantistoj kiuj flue parolas la lingvon. Pro tio mi deziras kuraĝigi ĉiujn al plena studado. Mi proponas al esperantistoj ke ili oficiale trapasu la KER ekzamenojn. Trapasi ekzamenon estas bona instigilo por atingi novan ŝtupon en regado de la lingvo. Mi persone antaŭ kelkaj jaroj trapasis la C1 nivelon kaj mi daŭre lernas plezure memstare.
Por pli altigi sian lingvonivelon, oni povas aùskulti la radion en esperanto. Mi persone regule aŭskultas Radio Vatikana kaj Pola retradion. La ĵurnalistoj belege elbuŝigas esperanton. Radio Vatikano taùgas por tiuj kiuj deziras scii pli pri la instruo de Kristo kaj la vivo de la kristanaro de la tuta mondo kaj ankaŭ multaj tre interesaj informoj. Per Pola retradio oni lernas multe pri Pollando, esperanto kaj la movado. Ekzemple mi ne havis la ŝancon partopreni la lastan Universalan Kongreson en Finlando sed pere de la radio mi sciis multe pri la kongreso pere de raportaĵoj kaj intervjuoj.
Mi vere fieras aparteni al tiu esperantistaro. Esperanto pli riĉigas mian vivon, pli feliĉigas min pro la kontaktoj kiujn mi havas pere de ĝi. Kaj ĉi jare en Rumanio la lingvo denove ludis sian rolon : proksimigi homojn el malsamaj kulturoj. Ni esperas ke ni povos baldaù reveni en Rumanion.
(1) Tiun sperton ni konigis al la franca publiko pere de aùdvidaj prelegoj en kulturaj centroj kaj lernejoj kaj pere de libro : Roumanie vagabonde (en la franca). Niaj libroj « Ok jaroj ĉirkaù la mondo » – « Roumanie vagabonde » – « Compostelle en famille » troveblas ĉe UEA aŭ ĉe ni.
Maryvonne kaj Bruno Robineau – Francio




