Agadraporto de EAR pri la periodo septembro-decembro 2018
Septembro 2018: Tutlanda E-Kongreso
Inter 14-16 septembro 2018 okazis en la urbo Gherla Tutlanda E-kongreso de EAR. La programo estis densa kaj varia: po duontago por kongreso, kurso, simpozio kaj ekskurso.
Partoprenis 30 esperantistoj el Baia Mare, Bixad, Bukureŝto, Cluj, Oradea, Satu Mare, Suceava, Timişoara, sed ankaŭ eksterlandanoj el Ĉehio, Italio kaj Hungario, inter ili Stefan MacGill, la vicprezidanto de UEA.
1. Dum la malfermo, salutis la kongreson i.a. Stefan MacGill flanke de UEA kaj Oldřich Fischer en la nomo de la Ĉeha Esperanto-Asocio.
Ĉeestis la direktoro de la Liceo Ana Ipătescu el Gherla, prof. Ioan Radu Ielcean, kiu, kune kun la prezidanto, kunsubskribis kunlabordokumenton inter la Liceo kaj EAR
2. La Kongreso
Aurora Bute prezentis la agadraporton de la asocio por la oficperiodo 2015-2018, Petronela Birta prezentis la financan raporton. La Kongreso elektis novan estraron:
- Bute Aurora – prezidanto,
- Crâncău Emil – vicprezidanto,
- Pitar Mariana – vicprezidanto,
- Bodale Ionel – vicprezidanto,
- Birta Petronela – estrarano pri financoj.
Sekvis aro da proponoj por la sekvonta oficperiodo 2018-2021, kiun la estraro konsideros kaj strebos plenumi ilin
3. La kurson faris d-ino Mariana Pitar kaj Aurora Bute, ambaŭ pri tiklaj gramatikaĵoj.
4. Dum la ekskurso ni vizitis kanejon kaj tradician domon prizorgita de nederlandano, kiu, amiĝinte je loka tradicio, aĉetis kaj prizorgas kelkajn malnovajn domojn.
5. La simpozion ni titoligis Kleriga duontago, por instigi la partoprenintojn prezenti diversajn temojn. Stefan MacGill prezentis al ni la AMO-seminarion, kiu li, nome de UEA, jam okazigis en ĉiuj kontinentoj. Nia simpozio estis fakte AMO-seminario, la unua okazinta en Rumanio, la 51-a flanke de UEA.
Jen la prelegintoj:
1. Stefan MacGill (Hungario) – AMO, la projekto ‘spronteamoj’, la nova kotizsistemo
2. Stier Gabriela (Satu Mare) – Poŝtkruciĝo,
3. Mariana Berariu (Gherla) – Interesaj faktoj pri Rumanio,
4. Cătălin Văduva (Bucureşti) – Interreta E-kurso rumanlingve kaj la retpaĝaro de la asocio,
5. Aurora Bute (Timişoara) – E-kongresoj – fenestroj al la mondo,
6. Ionel Bodale (Suceava) – Kion mi povas fari por Esperanto en Rumanio,
7. Oldřich FISCHER (Ĉehio) – Libeloj,
8. Adriana Dolca (Timişoara) – La reĝo Karolo la Unua,
9. Mihaela Dolca (Timişoara) – La muta malapero de la insektoj,
10. Mihai Trifoi (Bixad) – Pri la rumana popola kulturo,
11. Birta Alexandru (Satu Mare) – Kelkaj novaĵoj pri la transplantado de homaj organoj,
12. Doina Popa (Timişoara) – Fado, la portugala trezoro.
Duontago ne sufiĉis por la simpozio, sekve ni invitis Oldřich FISCHER prelegi vespere, kiel honora gasto. Kiel vera fakulo, Olda prezentis science tre interesan materialon kun belaj, buntaj bildoj pri libeloj. La sekvan vesperon, Doina Popa parolis kaj montris al ni filmojn pri Fado, la tradicia kanto en Portugalio, kiun ni kune spertis en Lisbono. Ni aŭskultis la historion de la muziko kaj belajn, multajn muzikaĵojn.
Vespere, post la programo, kelkaj kongresanoj spontane ekdancis, ni trovis muzikon en la reto, la unuan vesperon muziko en Esperanto, la duan, ni aŭskultis Fado-n kaj aliajn famajn muzikaĵojn.
La junuloj prezentis amuzan teatraĵon (Adriana kaj Mihaela Dolca, Petronela Birta, Adrian Mărginean kaj Cătălin Văduva) kaj fine de la aranĝo estis monologo, kiun talente prezentis Petronela Birta.
Estis bela, harmonia sinteno. Ni ĝois, ke ni kuniĝis, kunestis kelkajn tagojn, parolis la lingvon, spertis amikan etoson, unuvorte: esperantumis.
La lokaj organizantoj Mariana Berariu kaj Adrian Măginean, kiel kutime, modele organizis la tuton: loĝado, manĝoj, kongresejo, kafopaŭzoj k.a. kaj la firmao de Adrian monsubtenis la ekskurson.
Koran dankon al la organizantoj, koran dankon al la partoprenintoj!
Septembro 2018: Tago de Eŭropaj Lingvoj
La 26-an de septembro oni festas la Tagon de Eŭropaj Lingvoj. En la urbo Dej, proksime de Gherla, en la Kolegio „Andrei Mureşanu”, okazis aranĝo dediĉita al la Tago de Eŭropaj Lingvoj. Partoprenis gelernantoj el kelkaj lernejoj el la regiono, inter kiuj ankaŭ lernantino, kiu studas en la Liceo „Ana Ipatescu” el Gherla. Oni deklamis kaj kantadis en deknaŭ lingvoj. Utiu Valentina deklamis la poemon „Sur la sama eta strato” de Mihai Eminescu, tradukita en Esperanton de Constantin Dominte. La organizantoj disdonis diplomojn al ĉiuj, kiuj kontrubuis al tiu grava evento.
Aldone vi povas spekti prian filmeton:
https://1drv.ms/v/s!AjyBQubdajfHhOhjYICFaYOq6aNt9w
Aperis artikolo en reta ĵurnalo pri la evento: https://www.gherlainfo.ro/tineri-din-gherla-la-ziua-europeana-a-limbilor-de-la-dej/
Oktobro 2018: Prelego pri Esperanto dum internacia simpozio
Kadrede la XII-a Internacia Simpozio Gândind asemenea, vorbim diferit (Simile pensante, ni parolas malsame), kiu okazis 13-an de oktobro 2018 en la Nacia Pedagogia Kolegio Carmen Silva, Timişoara, d-ino Mariana Pitar prelegis pri la lingvo Esperanto.
Decembro 2018: lanĉo de la Aktoj de la Scienca Internacia Kolokvo
La Aktoj de la Internacia Scienca Kolokvo okazinta en Timişoara en 2016 estas lanĉita la 12-an de decembro, en la Okcidenta Universitato de Timişoara.
Partoprenis universitatanoj, gestudentoj studantaj Esperanton kaj esperantistoj de Timişoara (pli ol 30 personoj).
D-ino Mariana Pitar prezentis la libron kaj la cirkonstancoj de ĝia apero, Aurora Bute parolis pri Esperanto kaj ĝia historio kadre de la Zamenhofa Tago.
Bela surprizo estis studento, kiu parolis pri la historio de Esperanto-agado en la urboj Arad, Cluj kaj Timişoara kaj studentino, kiu interesiĝis pri Kristnaskaj kantoj por prezenti ilin en la lingvo Esperanto dum koncerto en la Universitato.
sdr sdr